Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Ili jam flaris la trinkejon —observis sinjoro Rafo—. Ni ne alvenos al la mata[1] antaŭ ol duonhoro; sed tie ni varmigos la provianton.

Ĉirkaŭis la monton inunditaj marĉoj, kies surfaco suriris akvaj birdetoj kiuj blekadis balanciĝante la voston. Post granda ĉirkaŭiro, kaj preskaŭ laŭ kontraŭa flanko, ni penetris la veprejon ĉirkaŭirante la ŝlimejon, kie drinkis la ĉevalojn kiujn mi ligis en la ombro. Purigis sinjoro Rafo per maĉeto[2] la trud-herbojn proksime de grandega arbo, troornamata de flavaj festonoj, el kie pluvis, por timego de Alicia, nedanĝeraj kaj verdecaj vermoj. Instalinte la hamakon, ni kovris ĝin per ampleksa muŝ-reto, por defendi ŝin de la abeloj kiuj alkroĉiĝis en la krispoj, avidaj elsuĉi ŝian ŝviton. Fumis poste la konsoliga fajro kaj ĝi redonis al ni la trankvilecon.

Enmetis mi en la fajron la brul-lignon kiujn lanĉis al mi sinjoro Rafo, dum Alicia ofertis al mi ŝiajn.

—Tiuj oficoj me apartenas al vi.

—Ne igu mi perdí la paciencon, mi jam ordonis ke vi ripozu, kaj vi devas obei!

Ĉagrenas pro mia sinteno, ŝi ekbalanciĝis, laŭ la impulso kiun Sia piedo donis al la hamako***. Sed kiam ni iris serĉi akvon, ŝi petegis al mi ke mi ne lasu sin sola.

—Venu, se vi volas —mi diris al ŝi. Kaj ŝi postsekvis nin laŭ pado plena je trd-herboj.

La laguneto de flavecaj akvoj estis kovrata de mortaj folioj. Tra ili naĝis testudetoj nomataj «galapagoj», elmetantaj la ruĝecajn kapojn; kaj ĉi tie kaj tie, la kajmanaĉoj, nomataj «kaĉiroj»[3], elmontris sur la denso-supraĵo de la marĉo la senpalpebrajn okulojn. Ardeoj meditema, subtenataj per unu piedo, per subita bekobato falĉis la malĝojegan marĉon, kies malignaj** elvaporiĝoj flosis sub la arboj kvazaŭ funebra vualo. Tranĉinte branĉon, mi kliniĝis por balai per ĝi la akvajn vegetaĵaron, sed sinjoro Rafo haltigis min , rapida kiel la krio de Alicia. Estis emerĝinte oscedanta por kapti min la serpento «guio»[4], korpulenta kiel trabo, kiu per la pafoj de mia revolvero mergiĝis agitante la marĉon kaj superbordigante ĝin en la marĉo-bordoj.

Kaj ni revenis kun la kaldronoj vakuaj.

Kaptita de la paniko, Alicia klinis sin tremanta sub la muŝ-reto. Ŝi havis svenojn***, sed la biero mildigis la naŭzojn. Kun ne malpli granda ektimo mi komprenis kio okazis alŝi, kaj sen scii kiel, ĉirkaŭbrakante la futuran patrinon, mi priploris ĉiujn miajn misfortunojn.

***

Vidinte ŝin dorma, mi apartiĝis kun sinjoro Rafo kaj sidinte sur radiko de arbo, mi aŭskultis liajn neforgeseblajn konsilojn:

  1. Difino de Mata
  2. Difino de maĉeto
  3. Klarigo pri cachirros
  4. Klarigo pri guio