Famon de sindona galantulo mi gajnis en la animo de multaj virinoj, dank' al la kutimo ŝajnigi, por ke mia animo sentu sin malpli sola. Ĉie mi iris serĉante, per kio mi povus distri mian malkontenton kaj mi iris bonfide, anhelante renovigi mian vivon kaj savi min de la perverseco: sed, kie ajn mi metis mian esperon, mi trovis bedaŭrinda vakuon, plibeligitan de la fantazio kaj forneitan de la elreviĝo. Kaj tiel, trompante min per mia propra vero, mi sukcesis koni ĉiujn pasiojn kaj mi suferas ĝian trosaton, kaj mi daŭras misorientita karikaturigante la idealon por segesti min per la penso ke mi estas proksima al la elaĉeto. La ĥimero kiun mi persekutas estas homa, kaj mi bone scias ke de ĝi eliras la vojoj por la triumfo, por la bonestado kaj por la amo. Sed pasas la tagoj kaj velkiĝas mia juneco sen tio ke la iluzio rekonu mian vojon; kaj vivinta inter senafektaj virinoj, mi ne estas trovinta la senafektecon, nek inter la anamiĝantinoj la amon, nek la fidon inter la kredantinoj. Mia koro estas kiel ŝtono kovrita de musko, kie neniam mankas larmo. Hodiaŭ vi vidis min plori, ne pro malforteco de la animo, ke sufiĉe da rankoro mi havas en la vivo: mi ploris pro miaj trompitaj aspiroj, pro miaj vualigitaj revoj, pro tio kio mi estis, pro tio kio mi neniam plu estos!
Iom post iom mi levis mian voĉon kaj komprenis ke Alicia estis veka. Mi alproksimiĝis silentpaŝe kaj malkovris ŝin en aŭskulta sinteno.
—Kion vi volas? —mi diris al ŝi. Kaj ŝia silento konfuzis min.
Estis nepre daŭrigi la marŝon ĝis la najbara moriĉaro laŭ decido de sinjoro Rafo, ĉar la plant-oazo estis ekstreme danĝera: je multaj leŭgoj ĉirkaŭe, nur en ĝi trovis akvon la bestoj kaj nokte alvenadis la sovaĝ-bestoj. Ni eliris el ĝi, paŝon post paŝo,kiam la posttagmezo komencis suspiri kaj sub la lastaj ĉiel-ruĝoj ni preparis nin por la restado. Dum sinjoro Rafo ekbruligis la fajron, mi retiris min en la paspalojn por alligi la ĉevalojn. La venteto de la noktiĝo refreŝigis la dezerton, kaj subite, laŭ neegalaj intertempoj, alvenis al miaj oreloj io kvazaŭ lamento de virino. Instinkte, mi pensis pri Alicia, kiu alproksimiĝante demandis al mi:
Kion vi havas? Kion vi havas?
Kunigitaj poste, ni sentis la ploretantan lamentadon, turnataj al la flanko el kie ĝi venis, sen sukcesi desĉifri la misteron: palmo de makanilo svelta kiel peniko, obeante la venteton, plorigis siajn franĝojn en la krepusko.
Ok tagoj poste ni ekvidis la setlejon La Maporita. La lageto proksima al la kortoj oris en la suno. Grandegaj hundoj venis renkonti nin, per teruraj bojoj, disirigis la