Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Ĉu vi instruas min? Ĉu ne estas vero, ke vi instruas min? Por tio mi aĉetis maŝinon. Kaj rigardu kiom da luksaj ŝtofoj mi havas ĉi tie. Barrera donacis al mi ilin la tagon, kiam li venis por vidi nin. Li donis ankaŭ al Tiana. Kie estas via?

—Ĝi pendas sur la "vesthoko". Tuj mi ĝin alportos.

Kaj li eliris.

—Infanino Griselda, ekscitita pro tio, ke Alicia proponis instrui ŝin pri tajlorado, liberigis la ŝlosilojn el la zono, kaj, malfermante la keston, montris al ni kelkajn vivkolorajn ŝtofojn.

—Tiuj estas ordinaraj ŝtofoj!

—Eĉ se esta nur ŝtofo, sinjoro Rafo, Barrera estas "rasgaísimo***". Kaj rigardu la vidojn de la "fabriko" en Viĉado, kie li volas nin kunporti. Diru neŭtrale ĉu ne estas beleco en tiuj konstruaĵoj kaj ĉu tiuj bildoj ne estas ĉarmaj. Barrera disdonis ilin ĉie. Rigardu kiom da mi havas ĉi tie sur la kesto.

Ili estis koloraj poŝtkartoj. Sur ili oni vidis domojn kun du etaĝoj, apud la monstra bordo de rivero, sur la balustradoj amashomoj amasiĝis. Vaporŝipoj elŝprucis fumon en la haveneto.

—Pli ol mil viroj loĝas tie kaj ĉiuj gajnas po funto en la tago. Mi intencas starigi helpon por la laboristoj. Pripensu kiom da mono mi prenos nur pro la amaso! Kaj kiom Fidel gajnos?... Rigardu, tiuj montoj estas la kaŭĉujoj. Bone diras Barrera, ke alia ŝanco kiel ĉi tiu ne prezentos sin.

—Kion mi bedaŭras estas senti min tiel disfalita; se ne, mi ankaŭ sekvas mian zambon*** —diris la maljunulino, buiwante sur la pordo-framo.

—Jen estas la ŝtofo, ŝi aldonis, mafaldante ruĝan lan-ŝtofon.

—En tiu ĉi vesto vi aspektos kiel flamanta bruligaĵo.

—Blankulo —li respondis al mi—; prefere ol nenion ŝajni.

—Iru— ordonis infanino Griselda—, serĉu al don Rafo kelkajn maturajn platanojn por la ĉevaloj. Sed unue diru al Miguel ke li ĉesu ripozi en la hamako, ĉar la febroj ne malaperas de li: ke li elverŝu la akvon el la kajako kaj zorgu pri la fiŝhoko, por vidi ĉu la piranjoj jam forvoris la logaĵon. Eble fiŝeto jam kaptiĝis. Kaj donu ion al ni por manĝi, ĉar ĉi tiuj blankuloj venas el malproksime. Venu ĉi tien, infanino Alicia, kaj malstreĉu la vestaĵon. En ĉi tiu ĉambro ni du restos.

Kaj starante antaŭ mi, ŝi aldonis kun fripona senhonto: Mi vin kunportos! Ĉu vi jam apartigis liton?

***

Mi vere bedaŭris don Rafaelon pro la malsukceso de sia negoco. Infanino Griselda pravis: ĉiuj jam proviziĝis je varoj.