Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tamen, du tagojn post nia alveno, venis el la fazendo maldikaj kaj pal-aspektaj viroj, kies humidaj seloj estis kaŝita per la lankapoto, kiun la rajdantoj lasis pendi sur siaj genuoj. De la alia flanko de la monteto ili petis krie la boaton kaj, kredante ke ili ne estis aŭditaj, pafis per la vinĉestro. Vidante ke nenio okazas, sen deĉevaliĝi ili paŝis sur siaj ĉevaloj kaj saltis en la rivereto, portante la vestojn kunligitajn sur la kapo.

Ili alvenis. Ili portis lanajn pantalonojn, maldensan ĉemizon nomitan "like’,"[1]kaj larĝajn kapelojn el bruna felto. Iliaj piedoj, nudaj, premis la stirringon per la granda piedfingro.

—Bonan tagon... —ili ekparolis kun melenkolia voĉo inter la bojadado de la hundoj.

—Estus pli bone, se ili mortigus nin pro esti ŝercemaj —diris fraŭlino Griselda.

Ni venas vidi la varojn...

—Antaŭen, sed lasu viajn pistolkojn*** eksteren.

La viroj malsuprensaltis de siaj ĉevaloj kaj, kun la bovaj ringoj el tordita porkharo, ili lligis la trot-ĉevalojn sub la samano ĉe la enirejo kaj progresis kun la lankapoto sur la ŝultro. Ĉirkaŭ la ledo, en kiu don Rafo etendis la aĉaĵaron, ili kliniĝis letargie.

—Rigardu la eksgterordinarajn diagonalojn; jen estas kelkaj garantiitaj tranĉiloj; konsideru tiun led-zonon, kun ingo por la revolvero, ĉio de unua klaso.

—Ĉu vi alportis ĥininon?

—Tre bonan, kaj pilolojn kontraŭ febro.

—Po kiom la fadeno?

—Dek centoj la faden-volvaĵo.

—Ĉu vi ne donus ĝin je kvin?

—Prenu ĝin po naŭ.

Ili ĉion tuŝis, esploris, komparis, preskaŭ senparole. Por scii ĉu ŝtofo sentinturiŝas, ili trempis per salivo siajn fingrojn kaj frotadis ĝin. Don Rafael, per la mezurilo, montris al ili ĉion, elĉerpante la laŭdojn por ĉiu afero. Nenio plaĉis al ili.

—Ĉu vi lasos al mi tiun poŝ-tranĉilo kontraŭ dudek realoj?

—Prenu ĝin.

—Ĉu mi donu la monon por la butonoj, kiun mi diris?

—Prenu ilin.

—Sed metu ankaŭ la pinglon por fiksi ilin.

—Prenu ĝin.

Tiel ili aĉetis bagatelaĵojn por du aŭ tri pesoj. La viro kun la karabeno, malknodante la finon de sia ŝultro-tuko, pasigis ormoneron:

  1. NdT: “Liqui-liqui” estas la ceremonia vesto por la viroj en la ebenaĵo kolombo-venezuela.