Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj li faris soni ĝin kontraŭ la ŝtalo de sia pafilo.

—Vidu la interŝanĝojn!

—Kial ili ne aĉetas la ceteron?

—Al tiuj prezoj ne sufiĉas, eĉ por la karabeno. Iru al la la fazendo por vidi aferojn malmultekostegajn.

—Ĝis revido, do!

Kaj ili surĉevaliĝis.

—Saluton, kunulo, —kriis, returnante, la plej malbonaspekta—; Barrera sendis nin por forpreni la varojn, kaj estus pli bone se vi forlasus kun ili. Vi estas avertita: foriru kun ili! Se ni ne forprenas ilin nun, estas pro tio, ke estas tiel malmulte kaj tiel multekoste!

—Kaj kial forpreni ilin?— demandis don Rafo.

—Pro la konkurenco!

—Ĉu vi kredas, mizera, ke tiu maljunulo estas sola?— mi ekkriis, prenante tranĉilon, inter la teatraj gestoj de la virinoj.

—Rigardu— respondis la viro—: super mi, mia ĉapelo. Kvankam la tero estas granda, ĝi brulas sub miaj piedoj. Kun ne en estas la afero. Sed se vi volas, ankaŭ por vi estas!

Li, espronante la ĉevalon, ĵetis la aĉetitajn objektojn al mia vizaĝo, kaj forgalopis kun siaj kunuloj tra la ebenaĵo.

Tiun nokton, ĉirkaŭ la dek-unua, Fidel Franco venis al la domo. Kvankam la boato glitis sen bruo sur la profunda akvo, la hundoj tion sentis kaj tuj eksonis la alarmo.

—Tio estas Fidel, tio estas Fidel - diris infanino Griselda, stumblante en niajn hamakojn. Kaj ŝi eliris en la korton en ĉemizeto, envolvita de la kapo per malluma ŝalo, postsekvata de don Rafaelo.

Alicia, timante en la mallumo, komencis voki min el sia ĉambro:

—Arturo, ĉu vi sentis? Estas homoj alvenintaj!

—Jes, ne zorgu, vi ne venu! Estas la dommastro.

Kiam mi eliris en la liberan ĉielon sen kamizolo nek ĉapelo , estis grupo sub la bananarboj kiu portis brulantan torĉegon. La boat-ŝnuro sonis kiam ili albordiĝis, kaj du armilitaj viroj malsupreniris de la boato.

—Kio okazis tie ĉi?— diris unu, malvarme ĉirkaŭbrakanta la manon de infanino Griselda.

—Nenio, nenio! Kial vi aperas tiel malfrue?

—Kiuj gastoj alvenis?

—Don Rafael kaj du kunuloj, viro kaj virino.

Franco kaj don Rafo, post amika manpremo, reiris kun la aliaj al la kuirejo.