Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Li nomiĝis Antonio Correa kaj estis filo de Sebastiana, tiel larĝ-dorsa kaj tiel brust-fortikaa, ke li ŝajnis indiĝena idolo. —Patrino— li diris gratante sian kapon - kiu estis la entrudiĝema kiu alportis al la fazendo la klaĉon pri la varoj? —Tio havas nenion malbona: anoncante oni vendas. —Jes, sed kion li iris fari tie la posttagmezo, kiam la blankuloj alvenis? —Mi ne scias! Eble sendis lin infaninoino Griselda. Tiufoje estis Franco, kiu faris mokvizaĝon. Post mallonga silento li demandis: —Mulatino, kiom da fojoj Barrera venis? —Mi ne observis. Mi vivas okupita en mia kuirejo. Post kiam ni ĝuis la kafojn kaj don Rafael rakontis iun okazaĵon de nia vojaĝo, Franco denove demandis obeante sian obstinan koncerniĝon: —Kio okazis kun Miguel kaj Jesús? Ĉu ili serĉis la porkojn sur la ebenaĵo? Ĉu ili riparis la trabon de la kortopordo? Kiom da bovinoj ili melkis?

—Nur du de granda bovido. La aliajn infanino Griselda lasis liberi, ĉar jam komenciĝas pesto kaj la moskitoj mortigas la idojn.

—Kaj kie estas tiuj mallaboremuloj?

—Miguel estas febra. Mi ne scias, kiel fari la sanigilon: oni devas fortranĉi kvin foliojn de borago[1] , sed ekde la supro, ĉar ekde malsupre ili kaŭzas vomadon. Mi jam preparis la infuzaĵon, sed li ne volas trinki ĝin. Kaj tio, kvankam li devas foriri por la kaŭĉukujoj. Li ludadas kartojn kun Jesús, kaj tiu ja estas perdita pro foriri!

—Nu, ili tuj foriru, per la boato de la fazendo, kaj ne revenu plu. Mi ne toleras ĉe mia gastejo nek klaĉemulojn nek spionojn. Mulatino, montriĝu en la loĝejo kaj diru al ili, ke ili malokupiĝu: ili ne ŝuldas al mi, kaj mi ne ŝuldas al ili!

Kiam Sebastiana eliris, don Rafael demandis pri la stato de la fazendo: ĉu estis vero, ke ĉio estis en malordo?

—Ne estas eĉ ombro de tio, kion vi konis. Barrera ĉion misordigis. Tie ne eblas vivi. Estus pli bone, se oni bruligus ĝin.

Poste li rakontis, ke la laborojn estis ĉesigitaj, ĉar la kovistoj ebriiĝis kaj dividiĝis en grupojn por renkontiĝi en certaj lokoj de la ebenaĵo, kie sekrete ili aĉetis alkoholon de la protektitoj de Barrera. Foje ili lasis mortigi la ĉevalojn kaj sensence sin fordonis al la bovoj; aliaj lasis sin kapti per la ŝnuro, aŭ dum la kol-prenado[2] suferis mortigajn batojn; multaj ree festaĉis kun Clarita; tiuj ĉi lastimis la dorsojn de la brutoj en kurrajdjn konkursojn, kaj neniun korektis la malordon nek normaligis la situacion, ĉar antaŭ la allogaĵo de la venonta vojaĝo al la kaŭĉukejoj neniu pensadis labori, kiam li estis ĉe la sojlo de riĉiĝo. Tiel, nun restis mildaj ĉevaloj, sed nur ĉefe nedresitaj junĉevaloj,

  1. NdT: Borago officinalis.
  2. NdT: El coleo es el deporte de que nació en la faena de marcación de terneros en el corral. Dos vaqueros hacen pareja: uno enlaza, mientras el otro toma la cola del animalito y lo tumba. El que enlazó trae luego el hierro al rojo vivo y marca el ternero