Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj ne plu estis bovistoj, nur festantoj; kaj la maljuna Zubieta, la posedaĵestro de la fazendo, ebria kaj podagra, tute sen scio pri tio, kio okazis, etendis sin sur la hamako kaj permesis al Barrera gajni monon je ĵetkuboj, permesis al Clarita doni alkoholon al li perbuŝe, kaj al la dungitararo de la engaĝisto buĉu eĉ kvin brutojn tage, forĵetante tiujn, kiuj ŝajnis ne sufiĉe dikaĵaj post deŝelado. Kaj por krono, la Guahibo indianoj de la bordo de Guanapalo[1], kiuj tra-sagis centojn da brutoj, atakis la setlejon de Hatico, forprenis la virinojn kaj mortigis la virojn. Dank' al tio ke la rivero haltigis la incendion, sed ĝis kelka nokto oni vidis la malproksiman briladon de la bruligitaĵo.

—Kaj kion vi intencas fari kun via setlejo? - mi demandis.

—Defendi ĝin! Kun dek bonaj kavaliroj, bone armiĝintaj, ni ne lasos indianojn vivaj. En tiu momento revenis Sebastiana:

—Ili foriris jam - ŝi diris.

—Patrino, zorgu, ke ili ne forportu mian "tiplon[2]".

—Ili volas scii ĉu vi sendas ian mesaĝon.

—Jes, al la maljuna Zubieta, ke li ne atendu min. Mi daŭre regos lian brutarejon, kiam mi havos pli bonajn ebenaĵulojn.

Serĉe de la mulatino, ni eliris en la korton. La nokto estis malluma kaj ĝi ekis pluveton.

Franco sekvis nin en la salonon kaj etendis sin sur la barbako***. Ekster la hejmo, la forirantoj kantis duope:

"Koro, ne estu ĉevalo***;

lernu havi ja honton***,

al kiu vin amas, vi amu***,

kaj al kiu ne, tiun en devigu***"

Kaj la pado de la remilo sur la ondo kaj la subita frapado de la pluvo estingis la eĥon de la kanto.

Mi havis malbonan nokton. Kiam la kantado de la kokerikoloj intensiĝis, mi sukcesis endormiĝi. Mi sonĝis, ke Alicia iras sole, tra funebra ebenaĵo, al terura loko, kie atendas ŝin viro, kiu povus esti Barrera. Kaŝinteĝante inter la herb’densaĵoj, mi sekrete ŝin spionadis, kun la pafilo de la mulatulo preta; sed ĉiufoje, kiam mi penis pafi al la delogul, ĝi ŝanĝiĝis inter miaj manoj en malvarma kaj rigida serpento. De la bario de la brutar-korto, don Rafo svingadis la ĉapelon kaj ekkriis: "Venu! Tio jam ne havas kuracilon!"

  1. NdT: Rivero kaj tirl plu
  2. NdT: Muzikinstrumento kaj tirl plu