Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Poste mi vidis la infanino Griselda, vestita en oro, en fremda lando, sidiĝantan sur roko, el kies piedo fluadis blanka fadeno de kauĉuko. Laŭlonge de ĝi trinkadis ĝin sennombraj homoj kusantaj vizaĝ-al-tere. Franco, staranta sur monteto de karabi\enoj, admonadis la soifantojn per tiu ĉi refreno: "Malfeliĉuloj, trans tiuj ĝangaloj estas la postmondo!" kaj ĉe la piedo de ĉiu arbo mortis viro, dum mi kolektadis liajn kraniojn por eksporti ilin en boategoj laŭ silenta kaj malluma rivero. Mi revidis Alicion, senkomba kaj nuda, forkurante de mi tra la arbustaro de nokta arbaro, lumigita per kolosaj lampiroj. En mia mano mi portis mallongan hakilon, kaj ĉe mia zono pendis metala ujo. Mi haltis antaŭ araukario kun purpuraj infloreskoj, simila al kaŭĉukarbo, kaj mi komencis tranci ĝian ŝelon por degutigi la gumon. "Kial vi elsangigas min?" suspiris eksveniĝanta voĉo. "Mi estas via Alicia, kaj mi transformiĝis en parazito."

Mi vekiĝis ekscitita kaj ŝvitanta, proksimume je la naŭa horo de la mateno. La ĉielo, post la antaŭa pluvo, brilis lavita kaj blua. Subtila venteto mildigis la grandajn varmegojn. —Blankulo, jen la matenmanĝo - murmuretis la mulatino. Don Rafo kaj la viroj ekrajdis, kaj la virinoj sin banas. Dum mi matenmanĝis, ŝi sidis sur la tero, komencante fiksi per la dentoj la ĉeneton de medalo kiun ŝi portis ĉe sia kolo.

—Mi decidis porti ĉi tiun juvelaĵon, ĉar ĝi estas sanktigita kaj mirakliga. Mi volas vidi, ĉu Antonio kuraĝos min edzinigi. Se li lasas min senprotekta, mi metis en lia kafon la koreton de birdeto nomata "malmultepepa". Li povas iri malproksime kaj trairi terojn, sed kiam li aŭdos similan birdon kanti, li malĝojos kaj devos reveni, ĉar la afero estas en tio, ke venas la bedaŭro*** alporti hejmon kaj patrion kaj la forgesi, kaj post la sopiros venas la sopirinto aŭ li mortos pro la malĝojo. La medalo ankaŭ helpas, se oni ĝin pendigas al foriranto.

— Kaŭ ĉu Antonio intencas iri al Viĉado?

—Kiu scias. Franco ne volas elradikiĝi, sed lia edzino deziregas ekvojaĝi. Antonio faros, kion la viro diros al li.

—Kaj hieraŭ nokte, kial foriris la junuloj?

—La viro ne plu toleris ilin. Li estas suspektema. Jesuo iris al la fazendo hieraŭ vespere, kiam vi alvenis, ne por voki al Barrera, sed por diri al li, ke li ne alvenu, ĉar li ne povas. Tio estis ĉio. Sed la viro estas lerta, kaj li forlasis ilin.

—Ĉu Barrera venas ofte?

—Mi ne scias. Se li parolas kun Griselda, tio okazas apud la rivero, ĉar ŝi, pro la artifiketo de la fiŝhoketo estas suspektema de la boateto, Barrera estas pli bona ol la viro; Barrera estas ŝanco.