Sed la viro havas malkbonan karakteron, kaj la virino lin timas ekde tio, kio okazis en Araŭka. Oni flustris al ŝi, ke la kapitano ŝin persekutis, kaj 1i surprizis lin: du ponard-batojn sufiĉis!
En tiu momento, interrompante nian konversacion, avancis en vivo-plena triopo Alicia, la infanino Griselda, kaj eleganta viro, kun altaj botoj, blanka vesto, kaj griza felto'ĉapelo.
—Jen estas don Barrera. Ĉu vi ne volis koni lin?
—Ĝentlemano, li eksklamis kliniĝante: «duobla feliĉo estas mia, kiu senpense metas min antaŭ la piedoj de edzo, tiel digna de sia bela edzino.
Kaj sen atendi alian klarigon, li kisis la manon de Alicia antaŭ miaj okuloj. Poste salut-prenis mian manon, kaj aldonis flat-sintene:
—Estu laŭdata la dekstra mano kiu skulptis tiel belajn strofojn. Donacoj al mia spirito ili estis en Brazilo, kaj ili kaŭzis en mi kor-sopiran nostalgion, ĉar estas privilegio de poetoj kateni al la koro de la patrujo siajn disajn filojn kaj fari el ili subulojn en fremdaj landoj. Mi estis postulema al la sorto, sed mi neniam ambiciis la honoron deklari al vi persone mian sinceran admiron.
Kvankam mi estis atentigita kontraŭ tiu viro, mi konfesas, ke mi sentis min tuŝita de lia flatado, kaj ke liaj vortoj mildigis la malĝojon, kiun kaŭzis lia ĝentileco kun mia bela konkubino.
Li petis pardonon pro la eniro kun kampaj botoj, kaj, kaj post informiĝi pri la sano de la domestro, li petegis min akcepti glason da viskio. Mi jam rimarkis, ke infanino Griselda portis la botelon en la mano.
Kiam Sebastiana metis la glasetojn sur la breto kaj la viro sin klinis por ilin plenigi, li rimarkis, ke li portas belan nikelitan revolveron sur sia zono, kaj ke la botelo ne estas plena.
Alicia, rigardante min, rifuzis drinki.
—Alian glaseton, sinjorino. Vi jam konvinkiĝis, ke ĝi estas milda drinkaĵo.
—Kiel! mi diris kun mishumora frunto. Ĉu vi ankaŭ drinkis?
—Tiel insiste petis sinjoro Barrera... Kaj li donacis al mi tiun flakonon de parfumo, ŝi aldonis, elprenante ĝin el la korbeto, kie ŝi kaŝis ĝin.
—Bagatela donaco. Pardonu, mi portis ĝin speciale…
—Sed ne por mia edzino. Eble por infanino Griselda! Ĉu vi tri jam konis unu la alian?
Tute ne, sinjoro Cova: la feliĉo estis malfavora al mi.
Alicia kaj la infanino Griselda ruĝiĝis.