Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Mi sciigis, klarigis la viro, ke vi estas ĉi tie pro sciigo de junuloj, kiuj alvenis hieraŭ nokte al la fazendo. Al mi kaŭzis grandegan bedaŭron la novaĵo, ke ses rajdantoj, certe rabistoj, pretendis eksproprietigi en mia nomo varan kargon; kaj tuj kiam mateniĝis, mi prenis la vojon por veni prezentigi miajn respektajn protestojn kontraŭ tiu abomeninda atako. Kaj tiu viskio kaj tiu parfumo, humilaj donacoj de tiu, kiu havas nenion alian oferti, krom sian koron, estis destinitaj por fortigi la antikvan aliancon, kiun mi sentas al la gemastroj de tiu ĉi domo.

—Ĉu vi aŭdas, Alicia? Donu tiun botelon al la infanino Griselda.

—Ĉu vi ne estas ankaŭ mastroj de ĉi tiu bieno? signalis la mastrino, kun rankora voĉo.

—Tiel mi rigardas ilin, ĉar kie ajn vi alvenas, vi estas, per la simpatia rajto, mastraj de ĉio ĉirkaŭ vi. Malgraŭ mia agresplena vizaĝo, la viro ne konfuziĝis; sed li ŝanĝis la direkton de sia parolado: Nun okazas tiom da aferoj en Kasanare, ke estas terure pensi, kio fariĝos el tiu privilegiata tero, fortika naskiĝejo de gastameco, honesteco, kaj laboro. Sed vivi kun la rifuĝintoj el Venezuelo, kiuj infestas ĝin kiel damaĝa lokusto, estas neeble. Kiom da sufero li spertis kun la volontuloj, kiuj sin proponis al li por labori. Tiom da ili prezentiĝis, profitante de la stato de politikaj ekziluloj, sed ili estis simplaj krimuloj, forkurintaj el malliberejoj. Tamen, estis danĝere forlasi ilin rekte, por eviti eblan inpertinentaĵon. Sendube, al tiu klaso apartenis tiuj, kiuj pretendis prirabi don Rafaelon. La entrepreno de Viĉado neniam povos kompensi al li tiom da ĉagrenoj! Estis vero, kaj estus nedankemo ne rekoni kaj proklami, ke oni faris al li honorajn menciadojn. Unue li sendis lin al Brazilo, loĝejo de la ĉefaj akciuloj, kun granda ŝarĝo da kaŭĉuko, kaj ili tie petis lin akcepti la direkton de la ekspluato; sed li rifuzis pro manko de taŭgeco. Ha! Se li nur tiam antaŭsciis, ke mi vagadis en tiuj ĉi teroj! Se mi volus montri al li kandidaton, kiom mi fierus proponi lian nomon; kaj se tiu kandidato dezirus iri kun li, kun certeco, ke li estos elektita...

—Sinjoro Barrera, mi interrompis: Mi neniam aŭdis ke en Viĉado estis entreprenoj de tia amplekso kiel via.

—Mia, ne; mia, ne! Mi estas modesta dungito, al kiu oni pagas nur du mil funtoj da sterlingoj jare, krom elspezoj.

Kuraĝe, li rigardis min per siaj subaĉetemaj okuloj, pasigis silkan poŝtukon tra sia vizago, karesis la nodon de sia kravato, kaj adiaŭis nin, ripetante, ke ni salutu la forestantajn sinjorojn kaj ke ni transdonu al ili lian proteston kontraŭ la atakoj de la rabistoj. Tamen, li intencis reveni alian fojon por prezenti ĝin persone.

Infanino Griselda akompanis lin ĝis la rivereto kaj tie restis pli longe, ol necesas por adiaŭi.