Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

-Egoistoj, kial vi ne invitis min?

-Kiu unue ellitiĝas, dufoje komunias. Ni vidos lin ŝnurligi en alia okazo.

Dum ili firmigis la pordojn de la fortikaĵoj per dikaj traboj, la virinoj venis por rigardi tra la fendetoj de la "piko-paŭlo[1]" la fortikan ĉevalaron, kiu turniĝis en cirklo, avidante rompi la barilon. Alicia, kiu portis en la mano la tolon de sia kudraĵo, kriis entuziasme vidante la konfuzon de brilantaj gropoj, uraganaj krinoj, sonoraj kaskoj. "Tiu por mi! Tiu estas la plej bela! Rigardu la alian, kiel ĝi piedfrapas!" Kaj el la konvulsiaj flankegoj, el la piedpremata polvo, kaj el la rivelemaj henoj, leviĝis spirado de ĝojo, forto, kaj sovaĝeco!

Correa estis feliĉa.

-Ni kaptis la obstinulon! Estas tiu nigra virĉevalo, krineghava kun blanka kruro! Lia tago venis, kaj estus pli bone, ke li neniam estus naskita! Mi ne vidis zambon[2], kiu ne timus lin, sed vi vidos, ĉu li faligos la filon de mia patrino!

-Damna mulato, kion vi faros? grumblis la maljunulino. Ĉu vi pensas, ke tiu ĉevalo vin naskis?

Stimulita per nia ĉeesto, li diris al Alicia:

-Mi dediĉos la laboron al li. Tuj post la tagmanĝo mi surrajdos ĝin! Kaj kiam li sentis la odoron de la parfumo elverŝita en la korto, li larĝigis la nazfenestrojn ripetante:

-Ah...! Ĝi odoras kiel virino, ĝi odoras kiel virino!

Li ne volis tagmanĝi. Li prenis manplenan da fritita platanfrukto, disŝirigis peceton da viando, kaj trempis la langon per densega kafo. Dume, inter la malĝojado de Sebastiana, kun selo surŝultre, li eliris atendi nin en la kortego.

-Ankaŭ ni estis modestaj en la manĝado pro la ekscititeco, pliigita de la noveco pro la proksima spektaklo. Alicia, per mallonga spirita preĝo, konfidis la mulaton al Dio.

-Virooj! plor-ĝemis Sebastiana: Ne lasu tiun beston mortigi la fadenharan[3]!

Ni elprenis la ŝnuregoj, el vila ledo, kaj mallongajn manean[4] nomatajn "delasoj", kiuj havis duonmetran longon, ĉe kies ekstremaĵoj estis butonitaj dikaĵoj el agava ŝnuro interplektita.

Ĉar la juna ĉevalo evitis la ŝnurojn, kaŭriĝante en la tumulto, Franco ordonis disigi la ĉevalaron, por kio malfermiĝis la pordego de la apuda bovkorto. Kiam la ĉevalo restis sola, ĝi atakis per la manoj la barilon, kaj samtempe la mulato ligis ĝin per la ŝnuro. La besto saltadegis, klinante la makulitan nukon ĉirkaŭ la branĉo-forko de la ligna stango, kie vaporis la vibranta ŝnuro; kaj ĝis la fino de ĝi ĝi alkroĉiĝis kolere, pendumigante sin en angora singulto, ĝis ĝi falis sur la teron, senforta kaj piedfrapanta.

  1. NdT: Palo a pique estas...
  2. NdT: Zambo...
  3. NdT: Motoso...
  4. NdT: Manea, apea...