Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Franco surrajdis en la dorsoflanko kaj tenante ĝin je la oreloj, fleksis sur la dorso la gracian kolon, dum la mulato metis sur ĝi la kol-bridon post korektado de la delasoj*** kaj alligi krud-ledon en la vosto. Tiel ili submetis lin, anstataŭ treni lin per la kapo, ili tiris lin de la vosto. Ĉimaniere oni submetis ĝin, kaj anstataŭ meti la kol-bridon, oni tiris ĝin el la vosto, ĝis kiam la malfeliĉulo, baraktante kontraŭ la tero, eliris el la bovkortoj. Tie ni bendis ĝin per okulkovrilo[1], kaj la selo premis la nedresitajn dorsojn unuafoje.

Meze de la brua tumulto oni liberigis la ĉevalinojn, kiuj ekposedis la ebenaĵon; kaj la stalono, turnita antaŭen en la ebenaĵon, tremis suspektema kaj furioza.

Kiam ili malfiksis la maneojn [2], la rajdisto kriis:

-Panjo, montru la skapularion[3]!

Franco kaj don Rafaelo pretigis siajn ĉevalojn, sed la bredisto ne permesis ke ili kaptu la junĉevalon: -Restu malantaŭe, kaj se ĝi volas turni sin, vipu ĝin por eviti ke li kaptu min sub si.

Poste, inter la krioj de Sebastiana, li pendigis la sanktaĵon sur la kolo, kruco-signis sin, kaj rapide malkovris la beston. Nek la sovaĝa mulo, kiu manfrapas terurigita, se tigro supreniras sur ĝia nuko; nek la sovaĝa bovo, kiu sin turnas kaj sin klinas en cirkloj, tuj post kiam oni pikas ĝin per la banderiloj; nek la manato, kiu sentas la harpunon, uzas tiom da forto, kiel tiu de junĉevalo, kiam li ricevis la unuan vipo-bato. Ĝi skuiĝis kun furioza blekado, piedbatanta la teron kaj la aeron per insolenta kuro, antaŭ niaj terurigitaj okuloj, dum la rajdistoj[4] ĝin persekutis, skuante siajn plejdojn.


Li trairis egajn terenojn per grandegaj saltoj, kaj kvazaŭ oni vidus dorskurbadon de centaŭro, ĝi supreniris en la aeron, algluita al la selo, la figuro de la viro, tiel kiel vento-kirlo de pajlo-herbejo, ĝis nur estis videbla la malproksima blanka makulo de lia ĉemizo. Ĉe la noktiĝo ili revenis. La palmoj salutis ilin per tremantaj genufleksoj.

Alvenis la rompita junĉevalo, ŝvitanta, muelita, surda al la vipeto kaj al la akraj spronoj, estis liberigita el la selo, maneáronlo*** per batoj, kaj restis senmova kaj sola rande de la ebenaĵo.

Ni ĝoje ĉirkaubtakis al Correa.

-Kion vi pensas pri mia ĉevalido? ripetis Sebastiana fieriĝante.

  1. NdT: Testera...
  2. NdT: Manea, apea...
  3. NdT: Eble la vorto skapilario en estas la taŭga traduko por la hispanlingva escapulario
  4. NdT: Amadrinadores...