Mi konfesas, pentita, ke en tiu semajno mi faris malĝentilecon. Mi provis amindumi la infanino Griselda, kun skandala sukceso.
En la tagoj kiam Alicia havis febron, mi donis al ŝi la plej delikatajn zorgojn; sed nun, konsultante mian konsciencon, mi komprenas ke la plezuro de miksiĝi kun la mastrino en la zorgoj de la flegado, koncernis min tiom kiom la malsanulino mem.
Infanino Griselda pasis iam proksime de mia hamako, kaj per sugestema mano, mi kaptis ŝin ĉe la lumbo. Fermante la pugnon, ŝi gestis kvazaŭ ŝi frapus min, rigardis kien dormis Alicia, kaj skuis min per tiklado:
-Netrohonta, mi jam sciis, ke vi estas ekscitiĝema.
Kiam ŝi kliniĝis super mian brusto, ŝiaj orelringoj balanciĝantaj antaŭen frapetis ŝian vangojn.
-Ĉu tiuj ĉi estas la smaraldoj, kiujn Barrera avidas?
-Jes, sed lasu ilin por vi.
-Kiel mi povus demeti ilin?
-Tiel, ŝi diris, mordante bruske mian orelon. Kaj sufokiĝanta pro la rido, ŝi lasis min sola. Poste, kun la fingro en la buŝo, ŝi revenis kaj petegis min: -Ne lasu al mia viro scii tion! Nek al via virino!
Tamen, lojaleco regis mian sangon, kaj kun nobla indiferenteco, mi forpelis la tenton. Mi, kiu revenis el ĉiuj voluptoj, ĉu mi insultus la honoron de amiko, deloganta lian edzinon, kiu por mi ne estis pli ol ino, kaj ordinara ino? Sed en la fundo de mia decidemo estis mentora ideo: Alicia jam traktis min ne nur kun indiferenteco, sed kun malbone kaŝita malestimo. De tiu tempo mi komencis pasiiĝi al ŝi, kaj eĉ ekidealigis ŝin.
Ŝajnis al mi ke mi estis miopa ĉe la distingo de mia kunulino. la vero ne estas bela, sed kie ajn ĝi pasas, homoj ridetas. Plezurigis min, super ĉiuj aliaj ĉarmoj, tiu de ŝia malĝoja, preskaŭ malestimema rigardo, ĉar la malfeliĉo infektis ŝian spiriton per dolora rezervo. Sur ŝiaj diskretaj lipoj, la voĉo paciĝadis kun iom da resto de murmuro, kun elokventa akcentado, dum ŝiaj grandaj okulharoj etendiĝis sur ŝiaj okuloj de malhela alaŭdo, per konfirma okul-signo. La suno donis al ŝia vizaĝa haŭto leĝeran brunan tinkturon, kaj kvankam ŝi estis karneca, ŝi ŝajnis al mi pli alta, kaj la nevusoj sur ŝiaj vangoj ŝajnis pli palaj.
Kiam mi renkontis ŝin, ŝi donis al mi la impreson de pasia kaj supraĵa knabino. Poste ŝi portis la nimbon de sia malĝojo digne kaj malhele, pro la certeco de estonta patrineco. Unu tagon mi provokis la plej supran malkaŝon, kaj preskaŭ kolere ŝi respondis:
-Ĉu vi ne hontas?
Vestita per helaj kotonoj, estis ŝi pli freŝa kun ŝia kun simpla dekoltaĵo kaj senzorga hararanĝo, en kies buklaj haroj ŝajnis ŝvebi la blua silka rubando, kunligitaj laŭ papilia formo. Kiam ŝi sidis kudri, mi kuŝis sur mia antaŭa hamako, ŝajnigante, ke mi ne rimarkas ŝin, sed rigardante ŝin kaŝmaniere;