Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj mi pleniĝis je malpacienco pro la malvarmo de ŝia traktado, tiel, ke plurfoje mi kolere demandis: Ĉu mi ne parolas kun vi? Avida koni la kialon de ŝia rezerveco, mi eĉ pensis, ke ŝi eble estus ĵaluza, kaj mi provis delikate aludi al la knabino Griselda, kun kiu ŝi havis ŝtreĉitan rilaton.

-Kion diras pri mi la mastrino?

-Ke vi estas malpli bonkvalita ol Barrera.

-Kiel? En kia senco?

-Mi ne scias.

Ĉi tiu malkaŝo finfine savis la honoron de Franco, ĉar de tiu momento la knabino Griselda ŝajnis al mi malaminda.

-Malbonkvalita, ĉar mi ne persekutas ŝin?

-Mi ne scias.

-Kaj se mi persekutus ŝin?

-Respondu via koro.

-Alicia, diru, ĉu vi ion vidis?

-Kiom naiva vi estas! Ĉu ĉiuj enamiĝas al vi?

Mi deziris en tiu momento, vidente mian fieron ofendita, nudigi miajn brakojn kaj krii al ŝi fojon post fojo: Idioto, demandu, kiu min mordis!

Don Rafo aperis sur la sojlo.

Li venis de la fazendo, kie li iris tiun matenon proponi la ĉevalojn. Franco kaj la knabino Griselda, kiuj lin akompanis, revenus posttagmeze. Li venis frue, profitante la boaton, por konsulti komercaĵon kun mi kaj postuli mian konsenton. La maljuna Zubieta donis kredite mil aŭ pli da bovoj, al malalta prezo, kun la kondiĉo, ke ni ilin kolektu, sed li postulis garantiojn, kaj Franco riskis sian fonduson por tiu celo. Estis la ŝanco por ke ni alianciĝu: la profito estus grandega.

Ĝoja, mi diris al don Rafo:

-Mi faros tion, kion vi deziras!" Kaj mi aldonis, premanta Alician al miaj lipoj:

-Ĉi tiu mono estos por vi!

-Mi kontribuos per miaj ĉevaloj kaj flugos al Arauka por postuli la pagon de kelkaj ŝuldoj. Mi povos kolekti ĝis mil pesojn[1], kaj tiu sumo kovros parton de la elspezoj por la transporto de la bovaro[2]. Plie, kun la fonduso lombardita, la maljuna Zubieta finpretigos la komercan interkonsenton kun Franco, kies servojn li ĉiam bezonas, kaj precipe nun, kiam la grego estas paralizita pro la malordo de la bovistoj.

  1. NdT: Ĉu ĝis mil pesoj? (sen N)
  2. NdT: Saca: f. Co:E, Pe. Traslado del ganado de un lugar a otro.