Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

- Mi ankoraŭ havas tridek pundojn en mia poŝo. Jen, jen! Mi nur deprenos iom por kelkaj elspezoj por Alicia kaj por pagi nian loĝadon en tiu ĉi domo.

-Bonege! Mi ekmarŝos post tri tagoj, kaj mi revenos ĉi tie je la fino de la venonta monato, antaŭ la grandaj pluvoj, ĉar jam proksimiĝas la vintro[1]. Fine de junio ni alvenos al Vilavicenco[2] kun la brutaro. Poste, Bogoton! Bogoton!

Kiam Alicia kaj don Rafael eliris en la korton, mia fantazio malfermis ĝiajn flugilojn:

Mi revidis min inter miaj samdisĉiploj, rakontante al ili miajn aventurojn en Kasanaro, troigante miajn subitan riĉecon, videntante ilin gratuli min, enviemaj kaj surprizigitaj. Mi invitus ilin manĝi ĉe mia hejmo, ĉar jam tiam mi havus propran domon, kun ĝardeno apud mia studĉambro. Tie mi kunvenigus ilin, por legi al ili miajn lastajn poemojn. Ofte Alicia nin lasus solaj, devigata per la ploro de la knabeto, nomita Rafael, memore de nia vojaĝkunulo.

Mia familio, realigante mlnovan projekton, establus sin en Bogoto; kaj kvankam la severeco de miaj gepatroj igus ilin malakcepti min, mi sendus la infanon kun la nutristinon en festtagoj. Komence ili rifuzus akcepti lin, sed poste, miaj fratinoj, kuriozaj, levante lin en siajn brakojn, eksklamus: "Li estas la sama bildo de Arturo!" Kaj mia patrino, lavita de larmoj, dorlotus lin ĝoje, vokante mian patron por ke li lin konu; sed la maljuna, senkompate, foriruĝus en siajn ĉambrojn, tremanta de emocio.

Pli kaj pli, miaj bonaj literaturaj sukcesoj ekhavigus[3] la pardonon. Laŭ mia patrino, oni devas havi kompaton pri mi. Post mia diplomiĝo en la fakultato, ĉion oni forgesus. Eĉ miaj amikinoj, scivolaj pro mia konduto, kaŝus mian pasintecon per tiu ĉi frazo: "Tiuj estas aferoj de Arturo...!"

-Venu ĉi tien, revema, diris don Rafo, kaj ĝuu la lastan brandon de mia sako. Ni tri tostu je la riĉeco kaj la amo. revemuloj! Ni devis trinki je la doloro kaj la morto!

La penso pri riĉeco iĝis mia reganta obsedo en tiuj tagoj, kaj ĝi influis min per tia forto, ke mi komencis kredi min pompa riĉulaĉo, veninta al la ebenaĵoj por doni impulson al la financa agado. Eĉ en la elparolo de Alicia mi trovis la senzorgaĵon de tiu, kiu rajtas esperi je la estonteco, apogita de la abundeco de la nuntempo. Vere, ŝi restis enkaptita en sia mistero, sed mi plezuris per tiu certeco: tio estas ekstravancoj de riĉa virino.

Kiam Fidel informis min, ke la kontrakto estas finpretigita, mi havis nenian surprizon.

  1. NdT: En Kolombio estas nur du sezonoj: Pluva kaj seka. Vintro, ĉikaze, rilatas al la pluvsezono?
  2. NdT: Hispanlingve Villavicencio. Ĉefurbo el la kolombia provinco Meta
  3. Kontroli tla tradukon de tiu ĉi parto pli bone…