Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ŝajnis al mi ke la administranto de miaj posedaĵoj donis al mi informon pri la ĝusta maniero li estis plenuminta miajn ordonojn.

-Franco, ĉi tio estos plene sukcesa! Kaj se la afero malsukcesus, mi havas multon por responsi!

Fidel tiam, unuafoje, demandis min pri la celo de mia vojaĝo al la pampoj. Klare, antaŭe ol eblus, ke mia kunulo faris ian maldiskretaĵon, mi respondis:

-Ĉu vi ne parolis kun don Rafael?- Kaj mi aldonis post lia neado:

-Kapricoj, kapricoj! Mi deziris koni Araŭkon, malsupreniri al la Orinoko kaj forvojaĝi al Eŭropo. Sed Alicia tiel multe suferas, ke mi ne scias, kion fari! Krome la afero ne sonas malbone al mi. Ni ion faru."

-Mi bedaŭras, ke tiu ĉi grandbrusta Griselda klopodu fari kudristino vian edzinon.

-Ne maltrankviliĝu. Alicia distriĝas per praktiko de tio, kion ŝi lernis en la lernejo. En nia domo, ŝi dividas sian tempon inter pentrado, la piano, brodado kaj kroĉado…

-Solvu al mi dubon: ĉu vi ne donacis al don Rafo siajn ĉevalojn?

-Vi jam scias, kiom mi lin estimas! Oni ŝtelis al mi la plej bonan, enselitan, kun la tuta ekipaĵo.

-Jes, don Rafo pri tio rakontis al mi... Sed kelkaj bonaj restas.

-Duonkvalitaj; tiuj, kiujn ni mem rajdas.

-La maljuna Zubieta ŝatos ilin. Kian hazardon prezentas tiu afero kun viro tiel suspektiga! Verŝajne li proponis tion, antaŭvidante ke Barrera "intermetu[1] sin al li". Li neniam vendis tiel abunde. Li respondis al la aĉetantoj: "Mi havas nenion plu por vendi! Nur restas al mi kelkaj bestetoj!" Kaj por stimuli la vendadon, ili devis deponi al li la pundojn destinitaj al la interkonsento, kun la certeco ke tiu oro restus tie. Iiam havis ŭiun taktikon brutara transportisto el Sogamoso[2], sperta kaj rimarkinda negocisto, kiu, por gajni la favoron de la avo, ebriiĝis kun li dum pluraj tagoj. Sed kiam ili iris separi la brutaron, Zubieta metis sian lanponĉon[3] ekster la bov-kortoj kaj malknotis la dorsosakon de la kliento, antaŭdirante al li: "Por ĉiu boveto kiu eliru, metu tien ormonereton, ĉar mi ne komprenas nombrojn." Kiam la deponejo estis elĉerpita, la regnano[4] sugestis: "Mi ne havas plu da mono! Donu al mi la restantajn bestetojn. Zubieta ridetis: "Amiko, al vi ne mankas mono; mi simple havas tro da brutoj!"

Kaj prenante la lanponĉon, li revenis nereduktebla.

Sata de mia ŝanco, mi aŭskultis la anekdoton.

-Franco -mi diris, frapante lin sur la ŝultro- Surpriziĝu pri nenio! La maljuna scias, kion li faras. Li eble aŭdis mian nomon...!

***
  1. Se le atravesara
  2. Urbo el la provinco Bojakao.
  3. bayetón
  4. la provinco Bojakao estas nomata moke Regno, kaj ties anoj, regnanoj