Paĝo:Rolland - Al la forbuĉataj popoloj, 1902, Mahn.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Eŭropanoj? Ĉu Vi ŝtopas Viajn orelojn? Aŭskultu do en vin mem! Ni demandu nin mem! Ni ne agu laŭ tiuj, kiuj ĵetas sur sian najbaron ĉiujn pekojn de la mondo, opiniante esti malŝarĝataj de ili. Je la hodiaŭa malfeliĉego ni ĉiuj kulpas nian parton, unu intence, la alia pro malforto, kaj la malforto estas ne malpli kulpa. Apatio de la plejmulto, timemo de la honestuloj, skeptika egoismo de senenergiaj registoj, malklereco kaj cinikeco de la gazetaro, avidaj faŭkoj de piratoj, tima sklavemo de scienculoj, kiuj igas sin pedeloj de mortigaj antaŭjuĝoj, kiujn detrui estus ilia vera misio. Senkompata fierego de tiuj intelektuloj, kiuj fidas pli al siaj ideoj ol al la vivo de siaj proksimuloj, kaj igus perei dudek milion homojn, nur por esti pravaj; politika prudento de tro roma eklezio, en kiu sankta Petro, la fiŝisto, faris sin boatisto de la diplomataro; pastraro kun sekaj, tranĉile akraj animoj, oferanta sian zorgitaron por pekpurigi ĝin, kaj la idiota fatalismo de tiu kompatinda ŝafaro.... Kiu el ni estas ne kulpa? Kiu el ni havas la rajton, lavi siajn manojn de la sango de la forbuĉata Eŭropo? Ĉiu ekkonu siajn erarojn, kaj penu, ilin rebonigi! Sed la plej urĝan, unue!

Jen la plej grava fakto: Eŭropo ne estas libera. La voĉo de ĝiaj popoloj estas sufok-