Paĝo:Rolland - Al la forbuĉataj popoloj, 1902, Mahn.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ita. En la mond-historio restos ĉitiuj jaroj, tiuj de la granda sklaveco. Unu duono de Eŭropo batalas kontraŭ la alia en la nomo de la libereco, kaj pro tiu batalo rezignis ambaŭ duonoj je la libereco. Vane estas, voki la volon de la nacioj, la nacioj ne plu ekzistas kiel personecoj.

Kvaroncento da politikistoj, kelkaj klikoj da ĵurnalistoj parolas arogante en la nomo de tiu aŭ alia nacio. Ili havas neniun rajton je tio, ili riprezentas nur sin mem, eĉ ne sin mem „Ancilla ploutokratiae“ diris depost 1905 Maurras, denuncante la servistiĝintan intelektularon, kiu aspiras direkti siavice la publikan opinion, riprezenti la nacion. La nacio! Kiu rajtas, nomi sin riprezentanto de nacio?

Kiu konas, kiu eĉ nur kuraĝis iam vizaĝen rigardi la animon de dummilita nacio?

Tiu monstro da diversaj, miksitaj, kontraŭaj animoj, svarmantaj ĉiuflanken, kaj tamen kunplektitaj kiel polpo. Miksaĵo de ĉiuj instinktoj, de ĉiu racio kaj de ĉiu malracio, ventegpuŝoj, venantaj el abismoj, blindaj furiozaj fortoj, leviĝantaj el la vaporanta profundo de besteco, avidego, detrui, eĉ detrui sin mem, sovaĝeco de raso, misformita religio, mistikaj orgasmoj de l’animo, kiu, ebria al senfino serĉas satigon de volupto per suferoj, suferoj propraj kaj