Paĝo:Rolland - Al la forbuĉataj popoloj, 1902, Mahn.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

aliulaj, vanta despoteco de racio, pretendanta trudi al aliaj unuecon, kiun ĝi mem ne havas, sed volonte havus, romantikaj flamfajroj de la fantazio, ekbruligitaj per jarcentaj rememoroj. Sciencoplenaj fantaziaĵoj de patentita historio, historio patriota, ĉiam preta svingi laŭ la situacibezonoj la „Vae victis“ („ve al la venkitoj“) aŭ „gloria victis“ („gloron al la venkitoj“)…

Kia miksaĵo en la ĥaoso de pasioj, de ĉiuj sekretaj demonoj, kiujn dum paco kaj ordo la socio subpremas.

Ĉiu trovas sin enplektita en la brakoj de polpo. Ĉiu trovas en si mem la saman ĥaoson de bonaj kaj malbonaj fortoj, interligitaj, intermiksitaj. Kia ne disŝirebla volvaĵo; kiu bobenos ĝin? El ĉiĉio rezultas ja la sento de malevitebla fatalo, kiu subfleksas la homojn dum tiaj krizoj. Kaj tamen estas ja nur ilia malenergio antaŭ la multobla, longdaŭra, sed tute ne malebla penado, kiu necesas, por sin liberigi. Se ĉiu farus nur ĉiom, kiom li povas (neniom pli), fatalo ne plu ekzistus; ĉi estas nur la rezigno de ĉiuj. Rezignante ĉiu akceptas sian parton da respondeco.

Sed tiuj partoj ne estas egalaj. „Al ĉiu sinjoro la tuta honoro“. En la malnomebla raguo, kiun formas nuntempe la eŭropa politiko, estas la mono la ĉefpeco.