Paĝo:Rolland - Al la forbuĉataj popoloj, 1902, Mahn.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La pugno, kiu tenas la ĉenon, ligantan la socialan korpon, estas tiu de Plutus, de Plutus kaj de lia bando. Li estas la vera mastro, la vera ĉefo de la ŝtatoj. Li faras el ili strabajn komerco-domojn, vermodifektitajn entreprenojn.[1]

Ni tute ne volas respondecigi pri la malbonaĵoj, nin suferigantaj, tiun aŭ alian socian rondon, ĉitiun aŭ tiun personon, tiel naivaj ni ne estas, ni ne volas pekokaprojn, tio estus tro oportuna. Ni eĉ ne diras — Is fecit, cui prodest — (tiu faris, kiu profitas) ke tiuj, kiujn ni vidas hodiaŭ elprofiti sen honto la militon, volis ĝin. Ili volis nenion, escepte gajni, tieĉi aŭ tie, ne gravas al ili. Ili akomodas sin same bone al milito kiel al paco, al paco kiel al milito, ĉio estas al ili bona.

Legante (unu el mil ekzemploj) la antaŭnelonge raportitan aferon pri la germanaj grandkapitalistoj, kiuj, akirinte la minejojn en Normandio, kaj tiel fariĝinte la mastroj de kvinono el la franca minhava subfundo, prosperigis en Francio dum 1908—1913 nur por siaj grasaj profitoj tiun metalindustrion kaj ferproduktadon, el kiuj venis la kanonoj, kiuj nun forbalaas la germanajn armeojn, jen oni konscias, ĝis kiu grado mon-homoj fariĝas indiferentaj kontraŭ ĉio, escepte la mono.

  1. Legu la serion da penetraj artikoloj publikigitaj de Francis Delaisi dum la lastaj 10 jaroj, ekzemple de la 1 a de januaro 1917 en la ĵurnalo „Pages libres“ (liberaj paĝoj) pri la eksteraj aferoj en 1906 (la jaro de Algesiras); Oni vidos tie, kiel li diras, belajn ekzemplojn pri la „industriigita diplomatio“. Kiel komplementon al ĉitiuj legaĵoj la financajn artikolojn de la „Revuea (revuo) novembro-decembro 1906, signitaj „Lysis“ kaj la komentarion, al ili faritan de P. G. La Chesnais en „Pages libres“ (19an de januaro 1907). La potenco de la financaj oligarĥioj „kolektivaj, misteraj, de ĉiu kontrolo sendependaj“ aperas tie klare en la registaroj de la eŭropaj ŝtatoj, monarĥioj kaj respublikoj.