Paĝo:Rolland - Al la forbuĉataj popoloj, 1902, Mahn.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kiel tiu antikva reĝo Midas, kies fingroj faris ĉion, kion ili tuŝis, metalo. Oni ne atribuu al ili vastajn, embuskajn planojn. Ili tute ne vidas malproksimen, ili volas nur amasigi, plej eble rapide kaj plej eble multon.

Kio en ili kulminacias, estas la kontraŭsociala egoismo, la pesto de nia tempo. Ili estas nur la plej prezentaj homoj de epoĥo, sklaviĝinta al la mono.

La intelektuloj, la gazetaro, la politikistoj, eĉ la ĉefoj de la ŝtatoj mem, tiuj tragediaj dratpupoj, fariĝis, ĉu vole aŭ nevole, iliaj instrumentoj, servantaj ilin kiel kaŝiloj.[1] Kaj la stupidego de la popoloj, ilia fatalisma submetiĝo, iliaj praantikvaj instinktoj de mistika sovaĝeco elliveras ilin sendefende al la ventego de mensogoj kaj pasiegoj, kiuj pelas ilin al reciproka murdado.

Maljusta, kruela vorto diras, ke la popoloj havas ĉiam tiun registaron, kiun ili indas. Se ĝi estus vera, oni devus malesperi je la homaro, ĉar kie estas registaro, al kiu honesta homo volus doni la manon? Estas ja evidenta, ke la popoloj, kiuj laboradas, ne povas sufiĉe kontroli la homojn, ilin regantajn; Sufiĉas, ke ili ĉiam devas penti iliajn erarojn kaj krimojn, tute ne postulante de ili respondecon. La popoloj, kiuj sin oferas, mortas por ideoj, sed la

  1. Mi citas ĉitie kelkajn liniojn de Maurras

    La ŝtata mono administras, orumas kaj dekoracias la inteligentularon, sed ĝi mutigas kaj endormigas ĝin. Ĝi povas, se ĝi volas, malhelpi, ke la inteligentularo konatiĝu politikan veraĵon, se ĝi vidas ĝin, ke ĝi diru ĝin, kaj se ĝi diras ĝin, ke ĝi estu aŭdata kaj aŭskultata. Kiel do povas lando konatiĝi siajn bezonojn, se tiuj, kiuj ilin konas, povas esti devigataj al silento, aŭ al mensogo aŭ al izoleco. (l’avenir de l’intelligence) (La oponio de la intelligentuloj.) Laŭvera bildo de l’nuntempo!