Paĝo:Rolland - Al la forbuĉataj popoloj, 1902, Mahn.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

homoj, kiuj oferas ilin, vivas por interesoj, sekve la interesoj estas ĉiam postvivantaj la ideojn.

Ĉiu milito, kiu iĝas longdaŭra, eĉ la komence plej ideala, fariĝas pli kaj pli negoc-milito „milito pro mono“ kiel diris Flaubert. — Ankoraŭfoje, ni ne diras, ke oni faras la militojn pro mono. Sed kiam la milito ekestas, oni akomodas sin al ĝi, kaj elmelkas ĝin. La sango fluas, la mono fluas, kaj tute ne urĝas, haltigi la fluon.

Kelkmil privilegiuloj de ĉiu raso, de ĉiu kasto, grandsinjoroj, parvenuoj, junkroj, metal-industriistoj, spekulaciist-trustoj, armeliverantoj, financ- kaj industri- aŭtokratoj, reĝoj sen titoloj kaj respondeco, kulise kaŝataj kaj elsuĉataj de svarmego da parasitoj, scias bone, ludi kun ĉiuj bonaj kaj ĉiuj malbonaj instinktoj de la homaro, kun ĝia ambicio kaj ĝia fierego, kun ĝiaj venĝemo, malamo, diskarnigaj ideologioj same kiel kun ĝia sindonemo, ĝia ofersoifo, ĝia heroa avido elverŝi sian sangon; kaj ĝia neelĉerpebla riĉo de konfido. —

Malfeliĉegaj popoloj! Ĉu oni povas imagi sorton, pli kruelan, ol ilian!… Neniam konsultataj, ĉiam oferataj, pelataj en militojn, devigataj al krimoj, kiujn ili neniam volas. Ĉiu ajn aventurulo, ĉiu ajn buŝegulo arogas al si senhonte la rajton, kaŝi malantaŭ iliaj nomoj