Paĝo:Rolland - Al la forbuĉataj popoloj, 1902, Mahn.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la ferenezaĵojn de sia mortiga retoriko, aŭ siajn malnoblajn interesojn. Popoloj, eterne trompataj, eterne martiroj, pentantaj la kulpojn de aliaj…

Super iliaj dorsoj interŝanĝas la aliaj provokaĵojn pri aferoj, pri kiuj la popoloj scias nenion, kaj por lud-enmetaĵoj, ilin neniel koncernantaj. Sur iliaj sangantaj, piedbatitaj dorsoj faras la aliaj siajn batalojn pro ideoj kaj milionoj, kiujn la popoloj neniel partoprenas, la milionojn ne pli ol la ideojn. Kaj ili, la oferatoj, estas la solaj, kiuj tute ne malamas; La malamo sidas nur en la koroj de tiuj, kiuj ilin oferas…

Popoloj, venenataj per mensogoj, gazetaro, alkoholo, prostitucio! Vi laboremaj popoloj, al kiuj oni mallernigas la laboron, vi grandanimaj popoloj, al kiuj oni forgesigas la gefratan kompaton, popoloj, kiujn oni malvirtigas, kiujn oni putrigas vivantaj, kiujn oni murdas… Ho karaj eŭropaj popoloj, vi mortantaj depost du jaroj sur nia mortanta tero, ĉu vi fine tuŝis la plej malsupran profundon de via mizero? Ne, mi vidas ĝin nur en la estonteco. Post tiom da suferoj mi timas la sortopezan tagon, je kiu la popoloj, elreviĝante el siaj mensogaj esperoj, ekkonante la absurdecon de siaj vanaj oferoj, konsumitaj de la mizero, serĉ-