Paĝo:Rolland - Al la forbuĉataj popoloj, 1902, Mahn.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

os blindfurioze iun, ion por sin venĝi. Tiam falos ankaŭ ili en maljustaĵojn, kaj per la troo de sia malfeliĉo ili senvestiĝos eĉ de la funebra aŭreolo de siaj oferoj. Kaj de supro ĝis malsupro de la ĉeno, en doloro kaj eraro ĉio terure egaliĝos. Malfeliĉaj krucumitoj, baraktantaj sur la kruco, flanke tiun de la Savinto, eĉ pli ol li elliveritaj, anstataŭ elresti, vi plumbe falos en la nokton de viaj suferoj.

Ĉu neniu savos vin de viaj du malamikoj, la sklaveco kaj la malamo? Ni volas ĝin, ni volegas ĝin! Sed necesas, ke ankaŭ vi ĝin volu. Ĉu vi estas pretaj, ĉu via racio, fleksita sub multjarcenta pasiva akceptado estas ankoraŭ kapabla releviĝi?…

Kiu povas haltigi hodiaŭ la furiozantan militon? Kiu povas repeli la ellasitan bestegon en ĝian kaĝon? Verŝajne eĉ ne tiuj, kiuj ĝin deĉenigis, tiuj dresistoj, bone sciantaj, ke ili estos diskarnigataj.

La sango estas ekfluigita, necesas nun trinki ĝin. Do ebriigu vin civilizacio! Sed kiam via gorĝo estos plena, kiam super dekmilion kadavroj la paco estos reveninta, kiam vi estos fordorminta vian naŭzan ebrion, ĉu vi tiam reraciiĝos?

Ĉu vi kuraĝos vizaĝen-rigardi al via mizero, senigata de la mensogoj, per kiuj Vi drapiris ĝin?