Paĝo:Rolland - Al la forbuĉataj popoloj, 1902, Mahn.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Arnold Porret[1] skribas: „Iutage rakontis al mi en Afriko apud la bordo de oro misiisto, kiel la nigruloj klarigas al si, ke la Eŭropano estas blanka. Jene, kiam la Dio de l’mondo demandis lin: „Kion ci faris al cia frato?“ jen li paliĝis por ĉiam.“[1]

La civilizo de Eŭropo odoraĉas kadavre „Jam foetet“.... („jam fetoras“), ĝi vokis la tombistojn, kaj Azio observadas embuske.

Lastan junion diris en la imperia universitato de Tokio la eminenta Hindo Rabindranath Tagore.[2] „La civilizo de Eŭropo estas maŝino por disfrakaso, ĝi ekspluatas la invadatajn popolojn, ĝi ekstermas aŭ neniigas la rasojn, kiuj malhelpas ĝian konkir-marŝadon. Ĝi estas civilizo de kanibaloj, ĝi premegas la malfortulojn kaj riĉigas sin je iliaj kostoj. Ĝi dissemas ĉien ĵaluzon kaj malamon, ĝi etendas antaŭ si malplenon. Ĝi estas civilizo scienca, ne humana. Sian potencon ĝi akiras, koncentrigante ĉiujn siajn fortojn por la ununura celo, sin riĉigi. En la nomo de patriotismo ĝi rompas la donitan parolon, etendas senhonte siajn, de mensogoj teksitajn retojn, starigas gigantajn, monstrajn idolojn en la temploj, konstruitaj al la Gajno, la sola dio, kiun ĝi adoras. Senhezite ni profetas, tio ne daŭros eterne.“

„Tio ne daŭros eterne…“ Ĉu Vi aŭdas

  1. 1,0 1,1 Arnold Porret „Les causes profondes de la guerre“ (la profundaj kaŭzoj de la milito). Lausanne 1916.
  2. La 18-an de junio 1916. Tiu parolado, kiu signifas vojturniĝon en la mondhistorio, kaj pri kiu raportis ĉiu granda eŭropa gazeto, faras alvokon al Japanio „antaŭgvardio de Azio“. Ĝi estas represita en la gazeto „Outlook de New York 9. 8. 1916 sub la litolo „India’s Message to Japan“ kaj la „journal religieux de la Suisse romande“ presis el ĝi kelkajn fragmentojn la 23. 9. 1916.