Paĝo:Rolland - Al la forbuĉataj popoloj, 1902, Mahn.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kiu „civilizita“ homo povas pensi, ne ruĝiĝante, pri la masakroj en Manĝurio kaj pri la militiro al Ĥinio en 1900—01, kiam la germana imperiestro donis al siaj soldatoj kiel ekzemplon Attila-n; kiam la aliancitaj armeoj de la „civilizacio“ rivalis unu kun la alia en vandaleco kontraŭ kulturo pli malnova kaj pli alta?[1]

Kiun helpon liveris la Okcidento al la persekutataj rasoj de la eŭropa Oriento, al Judoj, Poloj, Finoj k. a.;[2] kiun helpon al Turkio kaj Ĥinio, penantaj regeneriĝi? Antaŭ sesdek jaroj volis Ĥinio, venenita per la hinda opio, liberigi sin de tiu, ĝin mortiganta malvirto, sed post du militoj kaj humiliga traktato ĝi vidis trudi al si denove de Anglio tiun venenon, kiu havigis, laŭdire al la Orient-hinda kompanio dum unu jarcento gajnon da 11 miliardoj.

Eĉ post kiam la nuna Ĥinio estis efektiviginta sian heroan klopodon, kuraci sin dum 10 jaroj de sia murda malsano, eĉ tiam necesis la premego de la publika opinio, por devigi la plej civilizecan el la eŭropaj ŝtatoj, rezigni je profito, ĉerpita el la venenado de tuta popolo. Sed ĉu miri pri tio, ĉar ja kelka ŝtato de la Okcidento ankoraŭ ne rezignis, vivi per la venenado de sia propra popolo?

  1. Vidu en „La révolte de l’Asie“ (ribelo de Azio) de Victor Berard la mallongan rakonton pri la militiro al Manĝurio, kaj en „les derniers jours de Pekin“ (la lastaj tagoj de Peking) de Pierre Loti, la priskribadon pri la detruo de la „ville de la Purété-Celeste Tong-Tcheou (urbo de la ĉiela pureco)
  2. Tuta serio da kajeroj de la „Quinzaine“ estas dediĉita senhonorigi, la krimojn de la civilizo. Mi mencias a „En Kongolando“, la kajeroj de E. D. Morel, Pierre Mille, kaj Felicien Challoye Cahiers de la Quinzaine VII 6. 12. 16. b „Pri la Judoj en Rusio kaj Rumanio“ la kajeroj de Bernard Lazare, Elie Eberlin kaj George Delabache (III 8 VI 6. c „Pri Polio“, kajero de Pierre Bernus (VIII 10.12.14). d „Pri Armenio,“ kajero de Pierre Quillard (III 19). e „Pri Finlando,“ kajero de Jecin Deck (III 21).