Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

„......necesas nur scii kiel trakti kun virinoj,” fanfaronis iu kun filmaktora aspekto.

„Estu singarda, Ŝranko,” respondis aliulo, „aŭ vi pasigos alian nokton en ŝranko, kiam edzo neaverte venos hejmen.”

„......kaj tiu bastardo insultis kaj minacis, kriante: ′Mi ne volas aĉeti skabiajn brosojn de ĉiu ĉifonulo, kiu venas al la pordo!′...... Je Kristo, se nur estus mallume, mi tuj torde elŝirus radike liajn du......”

„Pst, venas la ĉefulo,” avertis voĉo.

Subita silento. La instruisto envenis. Li estis mezstatura viro kun nigraj haroj. Preterpasante lin sur la strato, oni taksus lin impone serioza persono; sed kiam li komencis paroli, lia tuta vizaĝo radiis entuziasme kaj liaj okuloj brile saltetis. Lia maniero, uzi elokvente la manojn kaj ŝultrojn, estis pli latina ol tipe angla. Li komencis paroli flue kaj senpaŭze:

„Ha bone,” li komencis. „Tre bone, vi preskaŭ ĉiuj estas ĉi tie ĉi-vespere, tion mi ŝatas, tre ŝatas, ĉiam venu, ĉiam interesiĝu. Memoru, ke vi estas parto de granda organizo por helpi al la homaro, por faciligi laboron, por purigi la domojn; vi devas esti fieraj, jes, ĉiu el vi devas esti fierega pro la misio, kiun vi plenumas; ne forgesu tion, ĉiam memoru ĝin, pensu pri ĝi, sonĝu pri ĝi. Ne pensu pri brosoj, ordinaraj brosoj, sed pri ′mirbrosoj′. Sole mirbrosoj povas purigi tiel nete, purigi en ĉiu angulo, purigi sen batiĝi frakase kontraŭ la meblaro; mirbrosoj povas daŭri eterne! Nu rigardu al la karto; jes, la vend-indika streko altiĝas, sed ne sufiĉe, ĝi devas altiĝi pli krute, ĝi devas transiri la randon de la papero, ni eĉ altigos la plafonon por doni vojon al la streko! Al ĉiuj necesas mirbrosoj, nepre necesas......, se ili ne scias tion, estas via devo, via homa misio, sciigi ilin. Ĉiu ba-
22