Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

laas, ĉiu broslavas, ĉiu uzas brosojn por cent aferoj, kaj ili kriple manipulas per ordinaraj brosoj. Ne malkuraĝiĝu, se ili estas tro konservativaj por flankenmeti siajn anakronismojn, tiu batalo kontraŭ eksdataj ideoj estis la amara sperto de ĉiu pioniro, de kiam la historio komenciĝis. Sed post la aĉeto de nur unu mirbroso, ili senpacience venigos vin, ili dankos vin. Kiam vi trudos vin al ili, tenu mense la celon, la gloran celon: helpon al virinaro! Neniel rilatas, ke oni jam havas brosojn, la grava punkto estas, ke oni ne havas mirbrosojn. Ĉu oni rifuzas modernan lavmaŝinon, ĉar oni jam posedas kuvon? Ĉu oni rifuzas elektran lumon, ĉar oni posedas kandelojn? Ne, lernantoj...... jes, mi nomas vin ĉiujn lernantoj...... mi ankaŭ estas lernanto, ĉar mi ĉiam lernas. Lernu, lernadu! Virino diros ke la mirbroso estas ankaŭ utila por tiu kaj tiu laboro; bone, vi lernos de tio, tiu punkto iĝos varba argumento por la postaj klientoj.”

Li paŭzis iom senspire, atendante ke la klasanoj sorbu liajn ŝovinismajn vortojn. Li daŭrigis per pli serioza voĉo:

„Ankoraŭ ni ne superis la vendokvanton de la Glasgova filio; sed ni devas, ĉiu el ni devas strebi al la supereco. En Edinburgo estas miloj da domoj, kaj en ĉiu domo devas troviĝi ses el niaj diversspecaj brosoj mi-ni-mu-me! Modera postulo: el nia granda sortimento da brosoj ĉiugrandaj, ĉiuformaj — ĉie vendi nur ses, — kaj mi estos kontenta! Nu, s-ro Mackay, via vendo estas la plej bona ĉi-semajne, kaj mi gratulas vin, sed iom pli, nur iom pli!”

Li esploris paperon. „Ha, s-ro Cohen, vi estis la plej alta dum la tri lastaj semajnoj, sed kio okazis ĉi-semajne, he? Ne, ne donu pretekston, la malbona vendisto ĉiam havas pretekstojn, sed la kaŭzo estas en vi mem. Entute
23