Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

bona, sed ne sufiĉe bona, kaj tion mi diras al vi ĉiuj. Iom pli da peno portos multe pli da rezulto...... Vi ne komprenas tion? En Ameriko la indianoj ĉiam pendigis viandon je certa alto sur arboj...... mi forgesis la alton sed ne gravas. Kiam oni demandis kial precize je tiu alto, la respondo estis, ke muŝoj flugas ĝis unu futo sub tiu alto: do ne estu kiel la muŝoj, perdante la premion pro manko de iom pli da peno!”

„Bonvolu, s-ro Williams, stari ĉi tie sur la planko apud mi, kaj ankaŭ vi, s-ro Scott. Mi deziras ke vi prezentu, kiel oni vendas. Vi, Williams, estu mirbros-vendisto, kaj vi, Scott, estu virino ĉe la pordo, kaj per ĉiaj rimedoj kaj pretekstoj kontraŭu la vendiston. Williams, sonigu la sonorilon!”

„Sed ne estas sonorilo,” pikis Williams.

„Ne gravas,” malpaciencis la instruisto. „Frapu do la pordon, kiu ne estas antaŭ vi!...... Nu Scott, malfermu la pordon pantomime.”

Williams: „Bonan matenon, sinjorino.”

Scott: „Ĝi tute ne estas bona.”

Williams: „Ho, sed vi eraras —”

La instruisto: „Ne, ne, ne! Ne diru al la virino, ke ŝi eraras, la kliento ĉiam pravas...... Daŭrigu.”

Williams: „Vi certe pravas, sed kvankam vi ankoraŭ ne scias ĝin, ĉi tiu mateno estas tre bonŝanca, ĉar mi portas ion specialan por montri al vi —” kaj Williams ŝajnigis malfermi la brosvalizon. „Rigardu: la plej mirinda broso…”

Scott: „Mi ne volas brosojn.”

Williams: „Sed kredu min, sinjorino, ĉi tiuj ne estas ordinaraj brosoj, kaj ni havas formojn speciale modelitajn por ĉiaj uzoj, ni......”

Scott: „Por ĉiaj uzoj, ĉu vere?”
24