Paĝo:Słowacki - En Svisujo, 1904, Grabowski.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ke ŝi el pluvarko, el ŝaŭmo elvenis,
Mi kredi komencis, la kredo nun restis:
Tiel luma de sunaj radioj ŝi estis!
Tiel plena ŝi estis da lumo anĝela!
Kaj per la lazura pupil’ tiel hela!
L’okuloj transiris de pied’ al plekt’ hara:
Por ili ŝi estis amata kaj kara;
Kaj post tiu sento, ekami iganta,
Ekiris la koro, l’animo sekvanta;
Kaj tiel rapide komencis l’amado,
Ke volis mi flugi al ŝi tra l’ kaskado;
Mi timis: ŝi flugos per pala vidaĵo;
Antaŭ ol l’ animo kun krio vekiĝos,
En arko ĉiela, kaskad’, profundaĵo,
Ŝi falos, sin solvos kaj de mi foriĝos!
Mi timis kiele en sonĝo magia,
Ĉar jam mi ŝin amis, ŝi estis jam mia!
Mi tiel renkontis ŝin solan, sur hela
Pordego kolora de l’arko ĉiela;
Surblovis min ĉarme de l’amo ekblovo, —
Okul’-mallevinte, mi staris sen movo.


III.

Post ŝi mi ekiris tra valoj, mont’-klinoj;
Kaj iris ni kune ĉe pied’ de lavinoj,
Kie neĝo, per plata naĝil’ de giganta
Delfen’, ĝis piedoj de l’homo aliras;
Vaporon l’arĝenta naztruo elspiras,
Kaj kuras Rodano el faŭk’ bluiĝanta.
Mi sunan memoras matenon, en fruo,
Du ĉamojn ni tie timigis per bruo;
Kiele de l’homa feliĉo konsciaj,
Ekstaris proksime, senmovaj, radiaj, —