Paĝo:Słowacki - En Svisujo, 1904, Grabowski.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Dronigis la fulmajn okulajn ekbrilojn
En bluajn de mia amata pupilojn;
Rigardis ŝin longe, en muta adoro,
Sur sin kuŝiginte la kapojn el oro!
Mi diris: vin ili ekamis en koro! —
Por tio, el buŝo modeste fermita,
L’unua ridet’ al mi flugis vizita;
Sed baldaŭ reflugis el voj’, por ripozo,
Al sia nesteto, al perloj kaj rozo;
Ĉar miaj okuloj observis vojaĝon,
En rozon ĝi ŝanĝis la blankan vizaĝon.
Vi scias? Nek tiel ekkaptas je l’ koro
Ruĝiĝo de ĵus disflorinta la floro,
Nek ravas migranton, per sia karmino,
La neĝa, de montoj alpanaj, Virgino,
Kun vangoj rozitaj de l’sun’-ilumino,
Kiel tiu senhonta, senpeka, subita
Ruĝiĝ’ el ridet’ sur vizaĝo naskita.


IV.

Feliĉaj kaj solaj de nun en veturoj
Ni estis, naĝante sur lagaj lazuroj.
Sub ni, mi ne scias, ĉu estis boato;
Ĉar mi de spiritoj fariĝis jam frato:
Paŝadis sur akvoj, ĉieliris flugile,
Kaj ŝi min kondukis nun ĉien facile!
Ŝi estis simila al blankaj la cignoj,
De l’lag’ sinjorino kun estraj insignoj;
Ŝi naĝis flugante — boat’ sur postsignoj;
Helec’ post boato per treno safira;
Post tiu heleco fiŝetoj en aro
Al ŝi ĵetaĝadis el akva la klaro!
Ni naĝis kun tia arego postira