Paĝo:Słowacki - En Svisujo, 1904, Grabowski.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La Jungfraŭ ĉe l’ora de l’suno deklino;
Kie cervo nebulon trakuras rapida;
Flugila funebr’ de l’aglaro avida
Kie ombras la nubojn kurantajn sen fino;
Mi tien ekiros post vi, amatino!
Se ni ne revenos altecoj el tiaj,
La homoj ekpensos: spiritoj radiaj
Nin al la lazuraj forportis la heloj;
Kaj ni, ekkaptinte la ĉenojn de steloj,
Ekflugis jen for kun la aro plejada;
Post ni nur defalos torent’ el ĉieloj,
Ĵetiĝos brilanta larmaro kaskada.


IX.

Ho! pleje feliĉaj sur ter’ ne scietas,
Kie siajn flugilojn spiritoj kunmetas,
Kie sidas kiel cignoj meditaj en rondo.
Ho! pleje sciemaj ne diros sur mondo,
Ni tendon nin kian por vivi ekzilis!
Kaj kiom da rozoj fenestrojn nin brilis,
Kiom arboj ĉerizaj la ombrojn nin ĵetis,
Kiom birdoj sur arboj la ovojn demetis;
Kiele en ĉiu nokt’ luna, la pala,
Malpacis kaskado kun plor’ najtingala;
Kiom iris brutaroj herbejojn sonori;
Tion eĉ al sonĝanto ne eble esplori,
Nek montri, nek fermi en verto eĉ ia!
Herbejo, tend’, arboj, en val’ estis tia,
Ke blanka la Garda Anĝelo de l’ loko
Disfaldis flugilojn de roko al roko,
Kaj kovris la tutan sovaĝan remparon:
La rozojn, nin, tendon kaj najtingalaron.