Paĝo:Słowacki - En Svisujo, 1904, Grabowski.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
X.

Sed estis jam tro da cipresa odoro,
Kaj tro da flamanta en rozoj koloro;
Kaj kapti nin volis perfide l’amado.
Matene — memoras mi — sub la kaskado
Ni estis jen — solaj — sen timo en koro,
Kaj libron ni legis larmplenan, kun ploro.
Jen ia spirit’ al mi blovis orelon:
El libr’ mi transiru sur ŝin per okulo;
Ŝi pensa, aŭskulta similis anĝelon;
Subite — per tia travida nebulo
Vizaĝon malgaja ruĝ’ pentris kolore,
Ke kiel fariĝis, mi ĝin ne komprenis,
Sed rozan la buŝon kisadis mi kore;
Ĉi tie sur manoj ŝin blankan mi tenis,
Kun koro batanta, okul’ brilianta.
Subite en plekt’ de l’ kaskado lumanta
Jen io sin miksis kaj io instigis;
Sur nin ĵetis akvan inferon la vento,
Malseka nebul’ nin el floroj timigis.
Ni solaj ne legis de tiu momento.


XI.

De nun en ridetoj por mi malplifoja,
Pli blanka, pli pala, mallaŭta, malĝoja,
En ĉiam profundaj pli ombraj ŝi iris,
Kaj rozojn sur bordoj torentaj deŝiris.
Aŭ apud kaskada liut’ surtirita,
Vizaĝ’-mallevite, malgaja, medita,
Aŭskultis; — aŭ sola, en loko deflanka,
La manojn metadis sur kolo la blanka,
Kiele pro tim’ aŭ defend’ en danĝero;