Paĝo:Słowacki - En Svisujo, 1904, Grabowski.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kaj povus regadi en stela la sfero,
Ne volus mi lumi per steloj ĉielaj,
Sed flugi el ĉiuj bluaĵoj la helaj,
Kaj havi nur solan vin mian — sur tero.


XV.

El grot’ ne kuraĝis eliri la bela,
Ĉar eble ŝi timis: la sun’ por okulo
Montriĝos tro granda kaj estos tro hela;
Aŭ ŝi kiel nigra aperos makulo.
Sed estis sur ĉielo pordeg’ ark’-ĉiela
Pendanta sur nuba plorinta nebulo.
Eliris — kaj rozoj ŝin igis ekmiri,
Ke kiel hieraŭ helruĝaj, brilplenaj.
Kaj rozon ŝirinte, komencis admiri
La brilojn de arkoj ĉielaj matenaj,
De ĉieloj la vitran travidan helbluon,
Dronantan rondeton de lun’ en lazuro;
Kaj ŝajne ekmiris de l’viv’ novan fluon,
Tiel ion aŭskultis kaj iris en kuro,
Ĝis ie ekvidis de l’lago kristalon,
Sur sia vizaĝo travidan blankecon,
Laciĝon, pli vivan de l’buŝo koralon,
Sopiran rideton kaj la malgajecon.
Ŝi tuta do kovris per hara sin plekto,
Ne levis okulojn en mia direkto.


XVI.

Moment’ estas, antaŭ ol luno eliras:
La najtingalar’ eksilentas la kanta,
Kaj pendas folioj sen mov’ bruetanta,
Kaj fontoj herbejaj mallaŭte pli spiras;