Paĝo:Sekso kaj Egaleco - numero 3 - suplemento.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La jena bildo aperis en la februara numero de la revuo Esperanto kiel ilustraĵo al la artikolo "Virinoj - ŝanĝoj necesas en la tuta socio". Bedaŭrinde, mankis la klarigo kiu donas al la bildo signifon.

Ĝi montras seksan diskriminacion je la plej fundamenta nivelo - ĉe la divido de manĝo. La subnutrita knabino maldekstre kaj la pli fortika knabo dekstre estas ĝemeloj. La diferenco inter ili baziĝas sur la fakto, ke oni ĉiam nutris unue la knabon, tiam donis al lia fratino la restaĵon. En ĉi tiu foto, la energia knabo postulas, kaj ricevas, atenton. La apatia knabino rezignis eĉ provi.