Paĝo:Sekso kaj Egaleco - numero 3 - suplemento.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vira,

ina

aŭ neŭtra?

En la sekvontaj paĝoj ni prezentas eltiraĵojn el artikolo, kiu unue aperis en la "virina numero" de Unesko-kuriero dum la Internacia Jaro de la Virino (aŭg-sep. 1975).

Du kontraŭaj vidpunktoj estas esprimitaj. En letero al moskva literatura gazeto (vidu la kadron sur p. 12), soveta virino asertas, ke la trajtoj de virinoj estas fiksitaj ne tiom de biologiaj kiom de kulturaj faktoroj.

La aŭtoro de la artikolo, internacie konata soveta sciencisto, kontraŭstaras tiun vidpunkton. Li opinias, ke la influo de la socio nur plifortigas la jam ekzistantajn seksajn trajtojn en la infano. Provoj ŝanĝi la biologie determinitajn seksajn rolojn kaŭzas psikajn perturbojn en la individuo, kiu ne plu klare rekonas sian pozicion en la socio.

La artikolo tuŝas unu el la plej fundamentaj demandoj pri la virina rolo: ĉu ĝi estas nature difinita aŭ ĉu ĝi estas ŝanĝebla? Certe, ne ĉiuj havos la saman opinion pri la respondo. En la nuna stato de niaj socioj, mankas la necesaj kondiĉoj por atingi definitivan konkludon. Tamen, estas grave diskuti tiun demandon, ĉar sur la respondo nepre baziĝos la estonta evoluo de la pozicio de virinoj.