Paĝo:Sekso kaj Egaleco - numero 3 - suplemento.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

generan organon. Mi provis forsavi min, sed ne povis moviĝi. Poste mi sentis teruregan doloron, kiu traboris min kaj enpenetris la tutan korpon. Ŝi fortranĉis la internajn vulvolipojn kaj poste klitoron. Tio daŭris terurege longan tempon, ĉar ĝi devis esti farita laŭorde. Sentiĝis kvazaŭ mi estus ŝirata en pecetojn. La neskribita regulo estas ke oni ne rajtas plori je tiu okazo. Mi malsukcesis. Mi kriis kaj ploris kaj la sango fluegis. La cirkumcidistino metis miksaĵon el sanigaj herboj kaj butero sur la vundo por haltigi la sangofluon. Mi neniam, nek antaŭe nek poste, travivis ion, kio tiom doloris.

La virinoj, kiuj firme tenis min, poste liberigis min, sed mi ne kapablis leviĝi. La cirkumcidistino kriis: "Nun estas finite, vi leviĝu. Jen vi rimarkas, ke ne tiom doloris." Per helpo de du virinoj mi leviĝis. Ili devigis min ne nur iri al tiu loko, kie la aliaj knabinoj atendis, ili devigis nin ankaŭ danci. Mi ne kapablas priskribi miajn sentojn. Mia tuta korpo brulis. Kun larmantaj okuloj, mi iomete ĉirkaŭsaltis kune kun la aliaj, kiuj ĉiuj estis devigataj danci. Ĉio estis tiel horora, kun la sangantaj kaj dancantaj knabinoj, ke ĉio ekturniĝis ĉirkaŭ mi kaj mi ne plu memoras, kio okazis poste. Kiam mi vekiĝis mi kuŝis etendita ĉirkaŭata de amaso da homoj. Poste venis la plej terurega momento en mia vivo kiam mi devis urini. Daŭris monaton ĝis mi resaniĝis."

La blinda virino

Luisa Hoffmann (Luiza Hofman), FR Germanujo

Oni ne povas imagi la blindecon fermante la okulojn dum kelkaj minutoj aŭ klopodante sin orienti, momente, en mallumo. Tute ne! Blindeco estas multe pli komplika kaj problemoplena. Same kiel la surdulo tre ofte aŭdas grandan bruon en siaj oreloj, la blindulo vidas multkolorajn fajrerojn, lumojn pli malpli konstantajn kaj intensajn, devenantajn el la cerbaj nervoj, kiuj ĝenas kaj ofte malfaciligas la koncentron de la pensoj.

Mi devenas el sana, normala familio de vidantoj, sed pro mia handikapo mi lernis tre frue kiel malfacila estas la vivo da blindulo. Miaj gepatroj edukis min tiel bone, ke mi fariĝis baldaŭ memstara, unue en la familia rondo, poste en la lernejo kaj en la socio. Post la ricevo de diplomo, mi instruis en lernejo por vidantoj. Vere mizera kaj tute alia estis, tiam, la sorto de la blinda knabino, kiu frekventis la edukejon per blinduloj. Tie ŝi ricevis