Paĝo:Sekso kaj Egaleco - numero 3 - suplemento.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

maltaŭgan edukadon, kiu donis al ŝi eĉ falsan bildon de la mondo.

La edukistinoj, ofte monaĥinoj, instruis al la knabino la grandan privilegion esti blinda, savita kaj ŝirmita kontraŭ la malbonecoj de la mondo, kvazaŭ elektita por esti modele ĉasta kaj virga, lumigata de la interna lumo de pura koro, de puraj pensoj. Oni malkonsilis al ŝi la geedziĝon kaj la eblecon fariĝi patrino.

Pro la manko de antaŭpreparo kaj la falsa bildo de la normala vivo, katastrofaj estis la sekvoj kiam la knabino hejmen revenis, ne plu knabino, sed jam junulino. Okazis psikaj ŝokoj, senbazaj geedziĝoj, dediĉo al la plej humilaj, simplaj laboroj. Sed la blinda knabo havis pli da ŝanco. Li ricevis pli altnivelan instruadon, kelkaj fariĝis eĉ instruistoj de muziko; al la blinda knabo oni konsilis la geedziĝon. Li bezonas edzinon, vidantan edzinon, kiu povos lin flegi kaj helpi, ĉar li estas blinda.

Feliĉe, tiu tempo estas nun for, eĉ se ĝia pasinteco ne estas tro malproksima.

Nun la edukado de la blindulino evoluadas rapide kaj konstanta.

La moderna tekniko alportas novajn helpilojn kaj la blindulino hodiaŭ atingas pli facile memstarecon, pli da klereco, kaj ĉiam pli ŝi estas helpata atingi la integriĝon en la mondon de la vidantoj. Ŝi preskaŭ forlasis la tipajn manlaborojn de la blinduloj: brosfarado, pajloplektado, teksado kaj similaj, favore al pli dignaj okupoj, metioj aŭ profesioj.

Ĉiam pli ofte blindaj virinoj partoprenas kursojn pri kuirarto, mastrumado, dancado, kosmetiko, laŭmoda vestado, naĝado, gimnastiko. Kelkaj blindaj virinoj ĉeestas seminariojn pri retoriko, filozofio, arto, fremdaj lingvoj; ĉiam pli da blindulinoj eniras la instruistaron en lernejoj por vidantoj.

Hodiaŭ, la blindulino elektas laŭ inklino, kulturnivelo, kapablo kaj ebleco la propran vojon, la propran vivmanieron. Ŝi povas elekti ĉu edziniĝi aŭ ne, ŝi kapablas perfekte mastrumi, konscie ŝi kapablas esti patrino kaj bone eduki la proprajn infanojn.

Rilate la temon patrineco: pro diversaj intervjuoj kaj sufiĉe ampleksa statistikado, mi konstatis ke la plejmulto da blindaj patrinoj havas vidantan edzon aŭ posedas ankoraŭ iom da vidkapablo. Ekzistas ankaŭ blindaj geedzoj kun infanoj, sed en tiu kazo la blinda patrino bezonas, preskaŭ ĉiam, vidantan helpantinon, kiu endanĝerigas ŝian rolon kaj ege influas la edukadon de la infanoj.

Dum la lastaj jaroj ankaŭ ni blindaj virinoj sekvas la evoluon de


- 4 -