Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Novembro 1923.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Estris en Balaklavo “revkomo“[1] kaj mi servis kiel kancelariistino ĉe la gardkomisaro.

Post kelkaj tagoj Sebastopolo, ne havanta akvon, estis devigita fordoni sin al la bolŝevikoj kaj la francoj konsentis foriri postulante siajn kaptitajn soldatojn.

Oni sciigis Balaklavon, ke morgaŭ frue matene tiuj francaj kaptitoj estas forsendotaj Sebastopolon por redoni ilin al ilia estraro, — kaj tial en la gimnazia domo regis ĝojo, rido kaj kantoj de la feliĉaj revenontoj.

Mi trankvile laboris en mia ofico, kiam alkurinta ruĝarmeano, nomante mian nomon, postulis, ke mi tuj iru malsupren al la komisaro, kiu petis min priparoli france kun du kaptitoj, kiuj volas nepre ion gravan diri, sed neniu komprenas francan lingvon.

La du junaj francaj soldatoj kun malfermitaj bonaj vizaĝoj, rigardantaj min petege, rakontis:

— Ni estas forkurintaj de la militŝipo “La Justice“, ĉar oni volis mortpuni nin pro nia bolŝevikema propagando… Niaj amikoj, la rusaj bolŝevikoj, nin frate akceptis… Nun, se ni estos fordonitaj al la franca estraro, ni estos mortigitaj… Ni petas restigi nin en Balaklavo…

Kiam mi tradukis al la membroj de la “revkomo“ la peton de la junaj francoj, tute gravan, la revkomo trovis sin devigita plenumi ilian peton, sed kiamaniere? Se la redonotaj kaptitoj rakontos al sia estraro, ke du francoj soldatoj restis en Balaklavo laŭ la konsento de la revkomo, povas fariĝi granda konflikto, tute ne dezirinda. Tiam estis decidite imiti noktan forkuron.

Mi proponis la sekvantan planon: ĉar mia loĝejo estis la lasta sur la monto dekstre kaj mi havis neniujn kunloĝantojn, al mi estis sufiĉe oportune forŝteli la junulojn nokte kaj kaŝi ilin en mia ĉambro; la gardistoj do devas kuri maldekstren kun pafado kaj krioj, ke du francoj forkuris — ke estu plej granda bruo.

La deĵorantaj gardistoj estis informitaj pri nia plano kaj devis partopreni.

Ĝis la dua nokthoro la francoj babilis kaj kantis, mi deĵoris malsupre sub la balkono kaj atendis, kiam ĉiuj ekdormos. Niaj junuloj devis imiti la dormon, atendante la signalon de gardisto, kiu devis ilin transdoni al mi.

Kiam ĉio trankviliĝis kaj la nokta silento jam daŭris pli ol duonon da horo, mi proksimiĝis al la gardisto tute senbrue kaj demandis lin:

— Pro kia kaŭzo vi perdas la karan tempon?

Okazis, ke niaj amikoj, imitante sian dormon, lacigitaj de taga maltrankvilo kaj timo, tiel profunde ekdormis efektive, ke oni devas veki ilin tre energie, sed malhelpas tion fari malgranda blanka hundeto, kiu venis kun la francoj el Konstantinopolo kaj dormas ĉe la pordo, gardante siajn mastrojn kaj ne permesante eniri la ĉambron. Ĝia bojado vekus ĉiujn.

La gardisto sincere mallaŭdegis ĝin, kiel povas mallaŭdi nur la rusaj

soldatoj. Li certigis min, ke la afero estas tute neebla.

  1. Revolucia Komitato — laŭ la kutima nuna rusa maniero mallongigi la titolojn per simila radikabruptigo de la plena formo.