Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Novembro 1923.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Mia homa ambicio estis frapita: Kiel? Mi, prudenta homo, ne povas savi de morto la homojn pro malsaĝa besto?! Mi nepre devas ion pripensi…

— Montru al mi, kie kuŝas niaj du francoj? — diris mi al la gardisto.

Feliĉe ili kuŝis rekte antaŭ la pordo, sen botoj, kiuj staris apude… Havante ian longan pikilon, oni povus piki iliajn kalkanojn kaj tielmaniere veki ilin… Mi komencis serĉi en mallumaj koridoroj de la gimnazio ian bastonon, balailon… Nenion… La tempo forpasas… Iu povas vekiĝi, malhelpi… Ha, jen!… Tuj mi kuru hejmen, rapidege, — hieraŭ mia filo, granda amatoro de la maro, alportis hejmen kaptitan en la maro bambuan longan bastonon…

Post duono da horo tute senbrue el miaj tremantaj manoj ĝi feliĉe pasis preter la malsaĝa besto kaj forte pikis la senzorgan junulon, kiu eksaltinte tuj komprenis ĉion. Tre delikate li vekis sian kamaradon kaj ili ambaŭ, kun la botoj en la manoj, nudpiede, senbrue eliris — kaj ni, kvazaŭ tri fantomoj, tuj malaperis.

Post duono da horo ni ekaŭdis maltrankvilan signalon, kriojn, pafadon kaj la tuta vekita malgranda urbeto eksciis, ke forkuris du gravaj kaptitoj, kiuj ridante sidis en mia ĉambro, trinkis la teon, preparitan de mia filo, kaj gaje rakontis al mi tre interesan historion pri tio, kielmaniere ili fariĝis bolŝevikoj.

Unu estis pli inteligenta bela 22-jara junulo, kiu sin nomis Fernon Lebreton, li estis mezinstruita teknikisto. Lia franca parolo estis pli komprenebla por mi, ol la parolo de lia samaĝa kamarado, tute simpla homo, tre simpatia marselano kun la nomo Louis Valière. Mi ne stas certa, ke iliaj nomoj ne estis pseŭdonimoj.

Ili ĝojis, kiel infanoj, ĉirkaŭbrakis mian filon, kisis miajn manojn kaj nomis min ilia patrino. Ili rakontis: —

“En Francujo al ni oni diris, ke ni devas iri Rusujon por batali kontraŭ la sovaĝaj rabistoj, kiuj sin nomas “bolŝevikoj“. Estas la sankta devo antaŭ la tuta homaro venki ilin, ĉar ili estas danĝeraj por la civilizacio entute.

Ni venis Odeson. Al la bolŝevikoj ĉio prosperis. La rusaj blankuloj, al kiuj ni helpis, estis ĉie malvenkitaj, kaj oni devis fordoni Odeson al la ruĝaj bandoj, kiuj permesis al ni nur 24 horojn por evakuado.

Nia krozŝipo “La Justice“ ne povis tiel rapide kolekti nin kaj la bolŝevikoj jam estis enirintaj la urbon. Ni atendis teruraĵojn kaj estis tre mirigitaj, kiam la bolŝevikoj ekparolis kun ni tre kore, amikeme, nomante nin “tovariŝĉ“, kamarado, frato…

Niaj okuloj malfermiĝis, ni ekvidis, ke en Rusujo nun estas simila revolucio kiel la granda glora revolucio en Francujo. Ni ekvidis nian eraron, kaj kiam nia ŝipo “La Justice“ iris el Odeso Sebastopolon, ni — ĉiuj soldatoj — jam estis ruĝemigitaj.

Multaj meditoj venis tiam en niajn kapojn. Jen ni havis la ŝipon “La Justice“, sed kie ni havas la justecon? Veninte Sebastopolon neniu el ni jam inklinis obei la severajn ordonojn de niaj oficiroj, sed ĝuste en la momento, kiam mi deŝiris de sur mia ĉapeto la ruĝan insignon