Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

DUNKANO.

Ĉu ne tio Timigis Bankvon kaj Makbeton?

SERĜENTO.

Vere, Sammaniere kiel la paseroj Timigas aglojn, la lepor' leonon! Por al vi doni la rakonton veran: Kun la fortego de l' Vulkan' forĝanta, Je l' malamikoj ili martelumis, Kvazaŭ banontaj sin en ruĝa sango, Kaj konstruontaj domon el kranioj; Sed mi ne scias—mi svenema estas— Alportu kuracilojn por la vundoj.

DUNKANO.

Paroloj viaj kaj la vundoj vin Honorindigas. Ho! la kuracistojn Venigu!

Eniras Rosso.

Sed kiu venas?

MALKOMO.

L' inda Graf' de Rosso.

LENOKSO.

Mieno lia montras maltrankvilon, Kvazaŭ strangaĵojn li rakontos.

ROSSO.

Dio La reĝon gardu!

DUNKANO.

Nobla graf', de kie Vi venas?

ROSSO.

De Fiflando, alta reĝo. Kie fiere flirtas la standardoj Norvegaj, insultante la landanojn