Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

DUNKANO.

Alproksimiĝu, brava militisto, Vi estas la plantaĵo mia, ĉiam Klopodos mi, ke vi kreskadu plene. Ho nobla Bankvo, ankaŭ meritinda Vi estas, kaj bonfamo via iru Tra l' mondo: do mi ĉirkaŭprenu vin, Kaj ĉe la koro tenu.

BANKVO.

Se mi tie Fariĝos fruktodona, la rikolton Akceptu, reĝo mia.

DUNKANO.

Kortuŝite Pro troo de ĝojeco, mi la larmojn De malĝojeco sentas: filoj, grafoj, Parencoj, kaj plej karaj, sciu ĉiuj Ke ni ordonas, ke reĝrajtojn niajn Malkomo nia fil' plejaĝa havu, Kaj lin ni nomas Princ' de Kumberlando, Kaj li ne nur titole honoriĝu. Sed nobeligosignojn, kvazaŭ astroj, Sur ĉiujn meritintojn mi lumigos. For, for, al Inverneso, kie ni Per plej intimaj sentoj kunaliĝos.

MAKBETO.

Mi mem fariĝos la antaŭiranto,— Por plezurigi la edzinon mian Pri la alven' de via reĝa Moŝto;— Do forpermeson petas.

DUNKANO.

Ĝis revido.