MAKBETO.
(Flanken.) La Princ' de Kumberlando! Tiu estos
Nesuperebla malhelpaĵo, aŭ
Mi povos supersalti ĝin, ĉar meze
De vojo mia kuŝas ĝi. Vi steloj,
Lumigu ne al miaj nigraj celoj:
L' okulo ekdormeme palpebrumu,
La man' dezirojn miajn elplenumu.
Foriras.
DUNKANO.
Jes, nobla Bankvo, li bravulo estas:
Kaj liajn farojn laŭdi mi laciĝos
Neniam, kvazaŭ ĝuus mi senĉesan
Festenon. Ni rapidu por ĉeesti
En lia domo, kien li antaŭe
Foriris, por gasteme nin akcepti:
Senegalulo estas li.
Tamburado. Ĉiuj foriras.
|}
Sceno V
SCENO KVINA
Inverneso. Ĉambro en la kastelo de Makbeto.
Venas ŜIA GRAFINA MOŜTO MAKBETO, legante leteron.
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
«Ili renkontis min dum la tago de mia sukceso; kaj per la rezultato mi konstatis, ke ili posedas scion supernaturan;—kiam mi deziregis fari pluajn demandojn, ili fariĝis aero, en kiu ili malaperis.—Dum mi staris distrite miregigita, alvenis senditoj de l' reĝo, kiuj min salutis «Grafo de Kordoro», per kiu titolo antaŭe la sortulinoj min salutis, antaŭdirinte la estontecon per, «Al vi salutojn, la estonta reĝo!» Ĉi tion mi kredis bone sciigi al vi, la plej kara partoprenantino en mia nobeliĝo, por ke vi kunĝoju kun