Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Lin antaŭiras tiel rapidege, Ke li apenaŭ inter la spiregoj Novaĵon tiun povis al mi diri.

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Prizorgu lin, senditon pri gravaĵoj.

Servisto foriras.

Raŭkvoĉa estas eĉ la korvo, kiu Proklamas la eniron de Dunkano Sub nian remparitan fortikaĵon. Alproksimiĝu, vi spiritoj, kiuj Direktas homajn pensojn, nun, mi petas, Malvirinigu, kaj plenigu min De l' kapo ĝis piedoj je kruela Senkompatec'! Densigu mian sangon, Vi baru ĉiujn eblajn alirejojn Al pento, tiel ke nenia sento Bedaŭra pri la celo teruriga Ŝancelu min, nek inter ĝi kaj ĝia Efiko estu iu ripoztempo!— Vizitu miajn mamojn, kaj la lakton En galon ŝanĝu, vi servantspiritoj Mortigaj, kie ajn vi, nevideblaj De la okuloj homaj, konspiradas, La belon por difekti en naturo. Nebula nokto, venu, en mantelo De la plej densa fumo de l' infero, Por ke armilo mia ne ekvidu La ŝiron per tranĉrando sia akra Faritan, nek la ĉieluloj, tra Mallumo rigardante, ekkriegu: «Ho, haltu, haltu!»

Venas Makbeto.

Jen vi honorinda