Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Glamis'! Kordoro nobla! salutota Estonte per eĉ pli majesta nomo: Leteroj viaj igis min transpasi La nesciantan nunon, kaj mi sentas Ke l' estonteco jen ĉeestas.

MAKBETO.

Kara Edzin', hodiaŭ nia reĝo venas.

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Kaj kiam li foriros?

MAKBETO.

Li intencas Foriri morgaŭ.

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Ho, foriron lian Morgaŭa sun' neniam devas vidi! Vizaĝo via, mia Grafa moŝto, Similas libron, kies sur folioj Strangaĵojn oni legas. Por pasigi La tempon enmaskigu la vizaĝon, Kaj faru la ŝajnigon de plezuro. Per via mano, lango kaj okulo La rolon ludu de la gastiganto: Mienon havu de senkulpa floro, Sed estu la vipero subkuŝanta. La gaston, kiu venas, ni regalu; Kaj dum ĉi tiu nokto vi konfidu Al mi l' aferojn, kiuj dum la tagoj Estontaj al ni donos la mastrecon, Jes, la superregecon en la lando.

MAKBETO.

Ni plue kunparolos.