Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

 Ne, konstanta La sintenado estu, la koloro Ŝanĝita ĉiam montras malfortecon. Al mi la faron lasu.

Ili foriras.

</poem>

|}


Sceno VI

SCENO SESA

Inverneso. Antaŭ la kastelo de Makbeto.

Trumpetado kaj torĉoj. Venas DUNKANO, MALKOMO, DONALBENO, BANKVO, LENOKSO, MAKDUFO, ANGUSO, kaj ilia sekvantaro.


<poem>DUNKANO.

Kastelo tiu ĉi lokiĝis bone. L' aero kun varmeta dolĉa spiro La sentojn niajn ĉarme refreŝigas.

BANKVO.

Ĉi tiu vizitanto dum somero, Amanto de sanktejoj, la hirundo Konfirmas la impreson, ke ventetoj Ĉielaj amindumas la naturon Ĉi tie per spirado sia dolĉa: Ne estas bret', apogo, nek angulo, Sur kiu ĝi la neston ne konstruis, Lulilon kvazaŭ, kie la idaro Ripozas; mi observis ofte, kie Ĉi tiuj birdoj naskas kaj loĝadas, L' aero havas dolĉan bonodoron.

Venas Ŝia grafina Moŝto Makbeto.

DUNKANO.

Regalantino mia jen alvenas! La amo nia kontraŭ vi kaj viaj