Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Bezonas dankon. Tiamaniere Vi petu Dion, ke li rekompencu Nin pro penadoj viaj, kiujn kaŭzis La amo nia.

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Al vi nia servo, Se eĉ pli ol centfoje plenumita, Ne egaligus sin al la honoroj, Per kies pezo via reĝa Moŝto Nin ŝarĝas; pri la nunaj kaj antaŭaj Ni ĉiam restos viaj petantuloj Al la ĉielo.

DUNKANO.

Kie nun sin trovas La grafo de Kordoro? Ni lin sekvis Post la kalkanoj, por lin anstataŭi, Kiel la pretigonto, sed li rajdis Rapide, kaj intencoj liaj karaj Lin antaŭ ni alportis hejmen. Nobla Gastigantino, ni hodiaŭ nokte La gasto via estas.

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Ni, servantoj De via Moŝto, metas la infanojn, Propraĵon, kaj nin mem en vian konton, Por ke, saldante ĝin dankeme, ni Redonu tion, kio estas via.

DUNKANO.

La manon donu; kaj min enkonduku Al mia gastiganto; ni lin amas Tre kare kaj al li komplezojn niajn Daŭrigos. Laŭ permes' afabla via.

Ili foriras.

</poem>

|}