Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Mi, due, kiel lia gastiganto, La pordojn devus fermi, forte bari Kontraŭ la mortigonto, ne mediti Mi mem la morton lian; jen Dunkano Kun tia majesteco sian tronon Okupis, kaj la ŝarĝon de la reĝa Ofico tiel sen kulpeco portis, Ke liaj virtoj, kvazaŭ dianĝeloj, Sonigus tondrobruan trumpetadon, Mortigon lian kontraŭprotestante; Kaj la kompat' enmaskigite kvazaŭ Infano dolĉa, aŭ la kerubaro Ĉiela, sur ĉevaloj nevideblaj Tra la aer' radjante, la malpian Faraĵon al la tuta mond' proklamus, Kaj mar' da larmoj ĉion subakvigus. Mi havas ne kuraĝon al l' afero, Nur efektive la gloramon, kaj Gloramo estas incitilo, kiu, Spronante ĝis tro alta monta pinto, Faligas homojn en profundegaĵon.

Venas Ŝia grafina Moŝto.

Ho, kio nova?

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Ĵus la vespermanĝon Li finis; kial vi de li eliris?

MAKBETO.

Ĉu li pri mi demandis?

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Vi ne scias!

MAKBETO.

Ni ne antaŭeniru pri l' afero; Li alte min honoris; kaj de ĉiuj