Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Reputacion oran mi akiris, Brilegon kies devus mi konservi, Ne lasi tiel baldaŭ makuliĝi.

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Ĉu vi tro multe da espero trinkis Hieraŭ, kaj post dormo vi vekiĝis, Resaniĝinta de l' esperdiboĉo, Pentema, palvizaĝa? De nuntempo Mi scios kiel taksi vian amon. Ĉu volas vi postmeti la kuraĝon Post la deziro? Ĉu vi do rezignas De vivo la plej noblan ornamaĵon, Malkuraĝul' laŭ via propra sento, Dirante, «volus mi, se mi kuraĝus», Simile al la kato, kiu timis Pro piedmalsekiĝo kapti fiŝojn?

MAKBETO.

Mi petas vin, silentu: ĉion, kio De vir' farebla estas, kiel viro Mi farus; kiu fari pli kuraĝus Ne estas viro.

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Tial, kia besto Instigis vin al tia entrepreno? Ĉar, kiam vi kuraĝis ĝin elfari, Vi estis viro; kaj ju pli vi ludus La rolon proponitan, des pli viro Vi estus. Nek la tempo nek la loko Konvenis tiam, kaj vi volis ambaŭ Eltrovi: ili nun tre decas, tamen Ilia konveneco vin timigas. Patrino mi la dolĉan senton konis,