Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Donante al suĉanta infaneto Nutraĵon, dum ĝi ridetante kuŝis. Sed la mampinton mi el la sendentaj Dentkarnoj tirus, kaj al ĝi frakasus Sur ŝtonojn kapon, se mi tion estus Ĵurinta, kiel ĵuris vi pri l' faro.

MAKBETO.

Sed se ni malsukcesus.

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Malsukcesus! Firmigu tamen la kuraĝon vian, Kaj ni ne malsukcesos. Dum Dunkano Eldormos,—ĉar vojaĝo la laciga Allogos dormon al okuloj liaj— La du servistojn, kiuj staras garde, Per vino kaj festeno malsobrigos Mi tiel, ke memoro, la gardisto De l' cerbo, estos vere nura fumo, La domo, kie la prudento loĝas, Similos alĥemian miksilujon. Do kiam ili havos la spiritojn En malmodera dormo entrempitajn, Ho kion ni ne povos pri Dunkano Neprotektata fari? kaj la kulpon Aljuĝi al servistoj liaj, kiuj Respondos pri ĉi tiu granda krimo?

MAKBETO.

Nur virinfanojn nasku, ĉar spirito Sentima via devus sin enigi En virojn sole. Ĉu ne oni kredos, Post kiam ni ĉi tiujn dormemulojn Per sang' ŝmirintaj estos, kaj iliajn